diakomedio.jpg





A gyermeki faj

La infana raso en la hungara

Hungaroj kaj ĥina scienco
István Ertl
Koverto en mia poŝtkesto kun brita poŝtmarko, artisma leterkapo kun nevestita virina figuro : kiel komencanto, mi tre fieris ricevi leteron de William Auld. Nia korespondeto ekestis ĉar en la jubilea jaro 1987 mi tradukis al la hungara lian ĉefverkon La infana raso, kaj mi petis lin verki por ĝi antaŭparolon. Rapide, afable Auld sendis la prefacon. Mi tre esperas ke ankoraŭ mi havas ie tiun leteron lian … sed ĉar mi ne tute certas ĝin retrovi, mi decidis provizore mem retraduki ĝin el la hungara. Jen eta, stilekzerca omaĝo al William Auld, teksto en kiu la ideoj estas liaj, sed la vortoj ĝisvenas nin tra duobla filtro. Ĉu ĥina scienco ?

Mi estas feliĉa ke, dank’ al István Ertl kaj Opus Nigrum, mia verko La infana raso povas aperi en la hungara lingvo. Ĝis nun ĝi estas eldonita en la nederlanda, eldonota en la portugala, kaj tradukita en la anglan kaj francan. Jen do ĉi tiu kvina traduko, ne malpli grava por mi ol la aliaj. Kiel vi eble scias (antaŭ kelkaj jaroj mi verkis pri tio artikolon por Hungara Vivo), jam de kvardek jaroj mi multe ŝatas kaj ĝuas la hungaran literaturon, kies pluraj verkistoj kaj poetoj apartenas al miaj plej ŝatataj aŭtoroj. Mi dankas tiun plezuron preskaŭ ekskluzive al Esperanto, ĉar la hungara lingvo – krom la frazoj « nem gyorsvonat » /ne ekspresa trajno/ kaj « kis fehér házam van » /mi havas malgrandan blankan domon/ - estas por mi ĥina scienco (se mi rajtas metafori tiel konfuze). Jen verko mia, tradukita en la lingvon de la hungaroj, proksimigas min nun al tiu sorĉa lando, kiun fizike mi ankoraŭ neniam sukcesis viziti !
Nur maljunaj homoj povas tute kompreni kion mi sentas, kiam mi foliumas ĉi tiun verkon el la junaĝo. Kvankam la mondo intertempe ŝanĝiĝis konsiderinde, ŝanĝiĝis nek la kosmo nek la homa naturo, la bazaj temoj de mia libro. Kvankam intertempe mi senĉese verkis (aperis pli ol 35 libroj), tamen en la kompanio de La infana raso mi daŭre sentas min kiel patro de multinfana familio, kiu fartas pli hejmece ĉe unu el la filoj ol ĉe la aliaj. En ĉi tiun verkon mi metis min mem tute, tiom ke poste mi apenaŭ povis fari pli ol ĝin piednoti.
Tre multaj esperantistoj jam rakontis ke legi mian verkon vere plezurigis ilin. Jen balsamo Gileada en mia vivo. Laŭ angla proverbo « plej sincera flatado estas ripetado » ; jene mi modifas ĝin : « la plej valora esprimo de admiro al iu verko estas ĝin traduki » - mi mem ofte agis laŭ la sama principo.Istvan Ertl tradukis mian verkon. Ĉu mi taksas tion kiel flatadon ? Ne : kiel honoron. Mi sincere esperas ke almenaŭ kelkaj hungaroj legos lian tradukon kun plezuro. Kaj mi estos ligita, kiom ajn malrekte, per plia ligilo al la hungara animo.

W. Auld, 18.11.87.
(tradukis al kaj retradukis el la hungara István Ertl)
aperis unue sub la titolo "Hungaroj kaj ĥina scienco", en la UEA-revuo Esperanto, nov. 2006, p. 222.

Lasta ĝisdatigo: 2011/05/12 - 16:14 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)