URL: http://www.everk.it/index.php?renkonti285o-de-esperantlingvaj-verkistoj-2007
Ni invitas vin al Renkontiĝo de Esperantlingvaj verkistoj okazonta sabaton la 21-an de julio je la 13 h 2007, en la bieno de Spomenka Štimec en vilaĝo Hrašćina-Trgovišće en Županija Krapinsko-Zagorska.
La programo komenciĝas per komuna pikniko je la 13 h.
Aŭspicianto: Ministerio de kulturo de Respubliko Kroatio
Slavaj elementoj en Esperanta literaturo –
Prezentas Tomasz Chmielik (PL)
"Dek tagoj de kapitano Postnikov"
Romanon de Mikaelo Bronstein (RU)
prezentas Domagoj Vidović
Voĉlegas Vera Roknić
Mikaelo Bronstein rakontas pri siaj verkoj
"Mediterana breviero" de Predrag Matvejević
en traduko de Tomasz Chmielik
Voĉlegas Vida Jerman
Pri sia traduklaboro parolas Tomasz Chmielik
Koncerto de kanzonisto Mikaelo Bronstein
Vespera ekskurso al Belec
Nokta gitara koncerto de Hanna Orlowicz (PL)
Virinoj en Esperanta literaturo –
Spomenka Štimec kaj Drago Ilišinović
Ekskurso tra Županija Krapinska
Nenia kotizo necesas. Vi helpas al la organizanto, se vi aliĝas telefone: Al Kroata Esperanto-Ligo, Kneza Mislava 11, 0914617550, 4617550, fakso 4667 823, esperanto@zg.htnet.hr