URL: http://www.everk.it/index.php?tri-poemoj-de-paulus-utsi-1918-1975



Tri poemoj de Paulus Utsi (1918-1975)

Tradukis en Esperanton: Leif Nordenstorm

Mia patrio
 
Adiaŭ, mia patrio
La padoj mallarĝiĝis
Kontraŭvole, kun pezaj paŝoj
mi devas lasi la lokojn,
kie mi elkreskis
En mia varma milda patra lingvo
fremdaj vortoj prenis lokon
 
Restu en memoro, vi tendejo
ludejo de infanaĝ’
Sono de sonoriletoj de l’ eksvirboacoj de patro
firme fiksiĝis en mia interno
La boaca marko fiksiĝis surretine
la sentoj en la koro
 
Restu en mia memoro, patra bastono,
tendena ŝnuro, sleda maŝo, tenda sledo
translokiĝo boacsleda ankoraŭ en mia mens’
Apud rivereta bordo estas duona portaĵ’
translokiĝas tra la valoj sur jungilkolum’
Ne lasu la vivon hereditan
Retenu ĝin per via tuta personec’
 
La rajton vi perdis
 
 
Ŝirvundita estas lando de boac’
 
Ŝirita estas lando de boac’
arbaroj, altoj distiritaj
Vojoj tranĉas vundojn en la tero
La arboj, protektantaj la likenon
forhakiĝis
La boaco perdis sian padon
ne rekonas la odoron
ne plu sekvas vojon de l’ naturo.
 
 
Relikvo de popolo
 
Mi estas relikvo de mia popolo
Mi estas vagadanto en nia lando
Mi naskiĝis en tendo alte ĉe la rando de l’ monto
Fremduloj rigardas min, kvazaŭ mi estus koboldo
Kiam mi iras kun lazo surŝultre
Kaj kun tranĉilo pendanta en mia larĝa zono
 
Mi estas sameo en mia Sameio
Fremduloj, blankuloj, metis ŝpurojn en nia lando
kaj konkeris ĝin
malhelpis al la naturo ĝian iron, ruinigis ĝiajn riĉaĵojn
Mi tamen vivas kiel relikvo de mia popolo
Kiel vivis la patroj miljare
 
Mi estas sameo kaj fuĝadas
antaŭ la blankulo, kiu  forpeladis kaj subigis miajn patrojn,
kaj kiu prenis impostojn.
Per malmolaj bendoj kaj per leĝa povo ili prenis nian landon,
hakis la arbaron, detruis la akvojn
timigis niajn birdojn
tretis manĝaĵon de l’ boac’
 
Mi estas relikvo
de norda popola
kaj staras senpova en mia lando
Niaj dioj detruiĝis
niaj tamburoj bruliĝis
nia lingvo senvaloriĝis
Ŝanceliĝante ni nun marŝas
kun la lazo surŝultre, kun la tranĉilo subzone
la solaj iloj, kiujn neniu povas forrabi de ni
 
 
 
Faktoj pri la verkinto
Paulus Utsi (1918-1975) naskiĝis en Lyngseidet, Norvegio. Li ĉefe loĝis en Svedio, somere en Vaisaluokta kaj vintre en Porjus. Li estis boacbredisto, slojdisto kaj verkisto. Liaj poemoj estas plenaj de nostalgia melankolio pri la sorto de la samea popolo. Laǔ Utsi la teĥnika kaj ekonomia evoluo minacas la samean kulturon. La ĉefaj poemaroj de Utsi estas Giela giela (1974, ŝnurkaptu la lingvon) kaj la postmorta Giela gielajn (1980, ŝnurkaptu per la lingvo). Utsi verkis paralele en la nordsamea kaj la sveda. Tiuj ĉi poemoj tradukiĝis el la sveda versio por la nacia vespero de la Universala Kongreso de Esperanto en Gotenburgo en 2003.


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi