URL: http://www.everk.it/index.php?id=33



Baldur Ragnarsson - Bibliografio de la verkoj en Esperanto

12. May 2011

Plenverkaro

  • La lingvo serena 2007, Edistudio. Enkondukaj eseoj de: M. Nervi, R. Corsetti, M. Boulton, J. Camacho, P. Daŝgupto, E. De Kock, N. Ruggiero, H. Tonkin

Poemaroj

Tradukaĵoj

el la islanda

  • Sub stelo rigida (Traduko de du poemaroj sub unu titolo de la islanda poeto Torstein fra Hamri) 1963
  • Islandaj pravoĉoj (Traduko de tri rakontoj kaj unu poemo el la antikva islanda literaturo) 1964
  • Sagao de Njal (Traduko de la plej granda el la antikvaj islandaj sagaoj) 2003
  • Sendependaj homoj (Traduko de fama romano de Nobel-premiito Halldór Laxness, islandano)

Krome dekoj da tradukoj en diversaj revuoj, lastatempe ĉefe en la revuo La tradukisto.

Eseoj

  • La Sagaoj kaj Zamenhof: stabiligaj faktoroj 1982
  • La Poezia Arto (Kvin prelegoj faritaj en la kadro de la 26-a Kultura Semajnfino de SEL) 1988
  • Studado de alia lingvo 1982
  • La proza poemo: la ĝenro, ĝiaj latentoj kaj aplikoj 1987
  • Cent jaroj de poezio en Esperanto". Memorlibro pri la internacia jubilea Esperanto-konferenco. Cent jaroj de Esperanto-kulturo. 1989
  • Tradukante la antikvan islandan literaturon en Esperanto Menade bal püki bal. Festlibro por Reinhard Haupenthal. 1998
  • La poezio de la skaldoj Festlibro por André Albault.
  • La fono kaj la fronto: kelkaj konsideroj pri semiotikaj aspektoj de la Esperanta poezio Lingva arto, jubileta libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton 1999
  • La poemoj de Armand Su 1993
  • Kombino de poeta virtuozeco kaj ties instrumento Ĉefartikolo pri Poemo de Utnoa de Abel Montagut. 1994

Eksteraj ligoj

Rete legeblaj poemoj

Baldur Ragnarsson - Biografio

12. May 2011 Baldur Ragnarsson

Baldur Ragnarsson (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1930) estas islanda instruisto kaj poeto

Vivo

Profesie li estis instruisto kaj lerneja ĉefinspektoro. Li estas ano de la verkista asocio de Islando.

Esperanto

Li lernis Esperanton kiel gimnaziano en 1949, kaj aktivas movade (lande kaj internacie) ekde 1952.

Ragnarsson estis prezidanto de Islanda Esperanto-Asocio dum multaj jaroj. Li prezidis la Belartajn Konkursojn de UEA ekde 1975 ĝis 1985, estis LKK-prezidanto de la UK 1977 en Rejkjaviko, kaj vicprezidanto de UEA pri kulturo kaj edukado de 1980 ĝis 1986. Li poste iĝis honora membro de UEA.

Membro de la Akademio de Esperanto ekde 1979, kaj redakciano de Norda Prismo 1958-1974, ricevis en 1964 la "Arĝentan spronon de KOKO" pro originala verkado.

Verkoj

Li verkis islandlingve poemlibrojn kaj fakajn librojn pri la islanda lingvo. En Esperanto li verkis du famajn poemkolektojn, nome Ŝtupoj sen Nomo kaj Esploroj.

En 2007 aperis ĉe Edistudio La lingvo serena, lia plenverkaro: ĝi enhavas la du poemarojn, ĉiujn disajn poemojn, kaj ĉiujn eseojn pri diversaj kampoj de la lingva kaj literatura kulturo pri kiuj li okupiĝis.

Legu la ampleksan bibliografion de liaj verkoj en Esperanto kaj en la islanda lingvo.

Baldur Ragnarsson - Bibliografio de la verkoj en la islanda

12. May 2011

Poemaroj

  • Undir veggjum veđra . 1962. Heimskringla, Reykjavík.
  • Töf. 1970. Heimskringla, Reykjavík.

Faklibroj

  • Mál og málnotkun. 1965. Skálholt, Reykjavík.
  • Skólaritgerđir. 1967. Skálholt, Reykjavík.
  • Íslenzk hljóđfrćđi. 1969. Skálholt, Reykjavík.
  • Mál og ritleikni I. 1971. Ríkisútgáfa námsbóka, Reykjavík.
  • Mál og ritleikni II. 1972. Ríkisútgáfa námsbóka, Reykjavík.
  • Mál og leikur. Handbók handa móđurmálskennurum. 1973. Ríkisútgáfa námsbóka, Reykjavík.
  • Greinarmerkjasetning: reglur og verkefni. 1974. Ríkisútgáfa námsbóka, Rvk.
  • Móđurmál. Leiđarvísir handa kennurum og kennaraefnum. 1977. Ritröđ Kennaraháskóla Íslands og Iđunnar. Iđunn, Reykjavík.
  • Ljóđlist.. 1983. Iđunn, Reykjavík.
  • Stílfrćđi. 1985. Mál og menning, Reykjavík.
  • Ný kennslubók í esperanto. 1987. Mál og menning, Reykjavík.
  • Bókmenntafrćđileg hugtök. 1988. Menntaskólinn viđ Hamrahlíđ, Reykjavík.
  • Mál og málsaga. 1992. Mál og menning, Reykjavík.
  • Tungumál veraldar. 1999. Háskólaútgáfan, Reykjavík.
  • Skýringar viđ Gylfaginningu og gođsagnir Skáldskaparmála Snorra-Eddu. 2000. Iđnú, Reykjavík.
  • Planmál. Íslenskt mál 22, 2000. Íslenska málfrćđifélagiđ, Reykjavík.
  • Esperanto - alţjóđlegt samskiptamál. 2004. Íslenska esperantosambandiđ, Reykjavík.
  • Setningafrćđi handa framhaldsskólum. 2004. Iđnú, Reykjavík.

Baldur Ragnarsson - Eseoj

12. May 2011

Baldur Ragnarsson - Eseoj: Kiel tio komenciĝis

12. May 2011

Mian knabaĝon mi pasigis en vilaĝo ĉe unu el la multaj fjordoj, kiuj tranĉas la bordojn de Orienta Islando. Ambaŭflanke de tiu fjordo altaj montoj levas siajn pintojn al la ĉielo. La fjordo mem estas profunda kaj riĉa je fiŝoj. La infanoj vivis libere, aŭ grimpante sur la deklivoj de la montoj aŭ hokante fiŝetojn de sur la multaj lignaj varfoj dise starantaj laŭlonge de la vilaĝa bordo. Ili ankaŭ frue partoprenis la laborojn de la plenkreskuloj, precipe dum la somero. Dum la vintro ili kompreneble devis ĉeesti la lernejon, la solan en la vilaĝo.
En tiu lernejo instruis mia patro. Kaj ĉar li estis homo edukita li devis ankaŭ okupi sin pri diversaj aliaj aferoj de kulturo. Li prizorgis la komunan bibliotekon, aranĝis teatraĵojn, faris paroladojn je solenaĵoj. Li edukiĝis en la Pedagogia Lernejo en la ĉefurbo Rejkjaviko. Unu el liaj kunstudantoj tie estis fervora esperantisto. Li havis la kutimon saluti la kunulojn matene en Esperanto: “Bonan tagon!”. Tion diris al mi mia patro. Dudek jarojn poste mi havis la okazon paroli kun tiu homo, tiam estro de duagrada lernejo. Li ne forgesis sian Esperanton, sed estis tro okupita por partopreni aktivadon por la lingvo. Mi diris al li mian ekkoniĝon kun Esperanto pere de lia siatempa “Bonan tagon”- saluto. Tio lin amuzis kaj ĝojigis.
En mia hejma vilaĝo estis ŝuisto, kiu tenis malgrandan librovendejon en ĉambro apud sia laborejo. Tie inter popularaj romanoj, biografiaj libroj kaj tradiciaj poemaroj mi trovis lernolibron de Esperanto. Ĝi enhavis mallongan gramatikon en la islanda lingvo sen ekzercoj, kaj legmaterialon. Mi aĉetis tiun libron pro scivolemo kaj eble kun iom neklara intenco ĝin iam trastudi. Tiam mi havis 14 jarojn. Sekvis du jaroj en duagrada lernejo. La tempo por Esperanto ankoraŭ ne venis.
Kaj jen mi trovis min en Akureyri, urbo en Norda Islando. Unuajara gimnaziano. Iun tagon mi rimarkis en montrofenestro de librovendejo libron kies titolo tuj frapis min rememorige pri mia knabaĝa intereso. Mi eniris kaj petis permeson rigardi la libron. Mi tuj konstatis, ke mi tenis ion eksterordinaran en la mano: la unuan lernolibron de Esperanto en la islanda lingvo, eldonitan en 1909. Temis pri libro bazita sur la fama lernolibro de Théophile Cart, L’espéranto en dix leçons – Esperanto en dek lecionoj (1902). La islanda versio, farita de Thorsteinn Thorsteinsson, pioniro de Esperanto en Islando (1880-1979), estis iom pli ampleksa ol la originalo, havanta 12 lecionojn kaj sufiĉe detalan Esperantan-islandan vortaron. Kompreneble mi aĉetis la libron, neniel antaŭsentante, kiom multe ĝi influos mian vivon.
Dum la sekvanta somero mi laboris kiel ordinara vojlaboristo en certa valo en montara regiono en Orienta Islando. Ni estis kune dudek homoj kaj loĝis en tendoj. Mi kunportis mian lernolibron de Esperanto kaj komencis ĝin studi en la vesperoj post la taglaboro. Mia kuntendano estis homo, tridek jarojn pli aĝa ol mi, bonkorulo, kiu tre respektis mian “edukitecon”, preparis nian kafon kaj plenumis ĉiujn farendaĵojn de nia komuna tendara vivo, iusence mi povas danki al li la senzorgan cirkonstancon de mia Esperanto-lernado. Preskaŭ tuj mi estis tiom kaptita de la lingvo, ke mi uzis duonon de la tagmeza manĝopaŭzo por lernado, mi ankaŭ kunportis la libron en mia poŝo al la laboro kaj legis kelkajn frazojn en paŭzoj, kiuj ofte doniĝis. Kiel supozeble tia dinamika metodo, motivita kaj motorita de entuziasmo pri la lingvo mem, nepre donas rapidajn rezultojn: en la aŭtuno post kelksemajna studo mi jam komencis korespondi kun eksterlanda esperantisto, svisa poŝtisto, kies nomon mi hazarde trovis. Kaj ne nur tio. Ege grava por mi estis preskaŭ tuja kontakto kun la frua periodo de la lingvo. Tiel estis, ke mia antaŭa instruisto en la duagrada lernejo, informita de mia patro pri miaj Esperanto- studoj, sendis al mi kelkajn librojn el la postlasitaj posedaĵoj de biena laboristo, kiuj ĵus mortis. Tiu homo estis unu el la plej fruaj esperantistoj en Islando kaj abonis revuojn kaj mendis librojn el eksterlando. Inter tiuj estis binditaj jarkolektoj de la revuoj Lingvo internacia kaj Juna esperantisto, la poemaro El parnaso de popoloj de Grabowski kaj Estu homo!, traduko el la franca de Samuel Meyer. Pri tiu laste menciita mi havas belan memoraĵon. Kutime ni, la vojlaboristoj, veturis sabate hejmen kaj reiris al la envala tendaro dimanĉe vespere. Ni veturis per ŝarĝaŭtomobilo, sidantaj sur sendorsaj benkoj en ŝirmejo fiksita sur la platplanko de la aŭto. Estis libera loko malantaŭ la ŝirmejo kaj tie ni, la junuloj, ofte sidis por amuzo sur la plankfino.Tiel okazis, ke dum la aŭto transveturis malgrandan, senpontan rivereton mi, sidanta sur tiu riska loko, tiam legante laŭte la libron Estu homo!, subite ĝin perdis el la mano en la rivereton. Mi tuj kriis al la ŝoforo, ke li haltigu la aŭton, kion li faris, ektimante ke okazis akcidento. Feliĉe ne estis tiel, mi ensaltis la rivereton kaj elsavis la libron, nur iomete malsekan. Ankoraŭ hodiaŭ mi konservas tiun libron, ĝi montras ankoraŭ frontpaĝe la signon pri tiu aventuro.
Ĉiuj tiuj libroj devenas el la jaroj 1912 – 1913. Jen do legmaterialo, kiu kvazaŭ eksplode vastigis mian horizonton kaj maturige influis mian sintenon al la lingvo kaj ĝia kulturo.
Fininte la gimazion mi transloĝiĝis al la ĉefurbo Rejkaviko por studi en universitato. Jam tiam mi fianĉiĝis al mia samklasanino Ţórey, kiu ankaŭ lernis Esperanton. Ankaŭ ŝia patro estis elstara esperantisto. Kiam mi vizitis unuafoje la hejmon de miaj estontaj bogepatroj – tiam ankoraŭ gimnaziano – la patro de mia fianĉino, pastro Halldór Kolbeins, alparolis min en Esperanto, kaj nur post duonhoro li ŝanĝis al la islanda. Ankaŭ nia filo Ragnar flue parolas Esperanton. Do ni havas ĉi tie tri generaciojn de esperantistoj.
Veninte al la ĉefurbo mi tuj aliĝis al la Esperanto-societo tie, al kiu mi apartenis ĉiam poste. Mi baldaŭ komencis verki en la lingvo, unue poemojn. Mi havas longan verkistan karieron ankaŭ en la islanda lingvo, sed mia Esperanta verkisteco estas al mi pli kara.
Mia sperto de lernado de Esperanto estas simple la jena: Nenio povas anstataŭi intereson, jes entuziasmon, en lernado de lingvo. Mi ne havis instruiston, mi lernis la lingvon en izoleco, per lernolibro malgranda, gramatike kaj literature orientita, malnaiva, fidanta al plena sindediĉo de la lernanto. Kaj mi emas kredi, ke ĝuste tia lernolibro estas la plej taŭga por subteni la intereson per sinsekve rapidaj kaj senhalte pliaj postuloj ĝis la klare antaŭvidebla fino.Tia estis la lernolibro de T. Cart kaj tion atestis la multaj tradukoj de ĝi en aliajn lingvojn, i.a. la islandan. Kaj feliĉe estis tia libro, kiu trafis en miajn junulajn manojn antaŭ pli ol kvindek jaroj.

(Komencanto, 5, 2005)
Raporto pri elpaŝo en la universitato Jadavpur, en Kolkato
Cognition, Process and Poetry

Lasta ĝisdatigo: 2018/10/21 - 02:08 - © EVA - Mauro Nervi