leonardo.jpg





Raporto pri elpaŝo en la universitato Jadavpur, en Kolkato

de Probal Dasgupta

En la universitato Jadavpur, kiu situas en Kolkato (la ĉefurbo de la gubernio Okcidenta Bengallando en Barato), la fakultato pri la kompara literaturo jam de multaj jaroj interesiĝas pri Esperanto.

Ĝia revuo, Jadavpur Journal of Comparative Literature, aperigis en la fruaj okdekaj jaroj ne nur artikolon mian pri Esperanto kaj la literatura teorio, sed ankaŭ recenzon de mia Primico fare de Baldur Ragnarsson (kiu ĝin verkis en la angla).

Nun, okaze de dutaga seminario pri "la literaturo kiel sciosistemo" organizita de la "Centro de Supera Studo" pri la Kompara Literaturo en tiu universitato (institucie alia vizaĝo de la Fakultato), la 7an kaj 8an de decembro, en kiu partoprenis ŝlosilaj kleruloj el diversaj gubernioj de Barato (ankaŭ el Guĝaratlando, Karnatlando, Keralo kaj Maharaŝtro), okazis novtipa priesperanta interveno.

Sub la titolo 'la sciado, la procezo, kaj la poezio', mi sendis al la seminario anglalingvan referaĵon (kaj ili tiun tekston disponigis al ĉiuj) kiu estis simple angligo de mia parto de la kritika prefacaro al La lingvo serena de Baldur. Mi intencis ĝin prezenti kiel simplan kontribuon al la seminaria temo; la jadavpuranoj sciis, ke ĝi estas traduko el teksto jam aperinta en baldura antologio, kaj ili volis tiel pli scii pri la afero, per la kutima rimedo en tiaj seminarioj en Barato, la angla.

Sed surloke, dum la kafpaŭzo, oni interkonsentis kun mi pri freneza ideo, kiu venis al mi en la kapon en la mateno.

Pro tiu interkonsento, post kvin minutoj da komenca klarigado, mi efektive laŭtlegis la esperantan tekston de mia eseo en la baldura volumo, dum la seminarianoj teorie rajtis rigardi la disdonitan anglalingvan tekston, sed fakte klopodadis aŭde kapti parton de la esperanta teksto kaj sekvi la proprajn psikajn vojojn.

Pro la karaktero de la seminario, eblis, post tiu - seminarifina - prelego, detale tuj pritrakti la diversajn personajn reagojn al la aŭdo de lingvo nesciata de la plimulto de la ĉeestantoj. (Nur unu partoprenanto, Sourav, studento en tiu fakultato, kursanas jam de kelkaj monatoj kaj komprenis grandan parton.)

La eksperimento multon faris por pliintensigi la interesiĝon pri esperanto kaj ĝia literaturo en tiu fakultato - agnoskate la plej grava el la fakultatoj de kompara literaturo en Barato.

Mi klarigis (angle) pri la Zamenhof- tago, kaj emfazis, ke mian prezenton oni rigardu kiel i.a. celebron de la semajno, tujposta, kiu finiĝos je tiu 15a de decembro.

Tial mi ĉi-ĵus raportis al vi, fakte, kion mi faris por la semajno!

amike
Probal Dasgupta
UEA-prezidanto


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)