diakomedio.jpg





Clarence Bicknell

El: «Aŭtuno»

Mallaŭta voĉo de l’ venonta vintro

tra nia norda lando ekmurmuras;

la floroj velkas sub ĉielo griza,

hirundamikoj aliloken kuras.

 

La gloro de l’ somero jam finiĝis:

la fruktojn ni rikoltis kaj la grenojn;

nin kaptas iom da pensad’ malgaja,

eĉ forgesante la pasintajn benojn.

 

[…]

 

Nek de l’ printempo la mantelo verda,

nek de l’somer’ la rozokrono suna,

valora la trenaĵon fajrsimilan,

la orbrodaĵon de l’ vestar’ aŭtuna.

 

Malmulto estas konata pri la anglo Clarence Bicknell (1842-1918) krom la fakto ke li estis anglikana ekspastro, doktoro pri matematiko, kaj ke li  longe vivis en Italio. Fakte li loĝis en Bordighera, aktivis i.a. kiel botanikisto kaj pentristo, kaj fondis la Muzeon de Okcidenta Ligurio, kiu ankoraŭ nun portas lian nomon. Lian amon al naturo atestas kaj lia vivo kaj liaj postrestintaj versaĵoj.


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)