zamenhof.jpg





Du poemoj de Du Fu

en tradukoj de Guozhu kaj Kris Long

Luno

En ĉielo proksimiĝis la aŭtuno.
En la homa mondo klaras lun-furoro.
Buf' mergiĝis en la rojo, sed ne dronis.
Drogpistante, longe vivos la leporo1.
Ĝi nur faras mian koron pli amara,
kaj aldonas al mi pli da blankaj haroj.
Nun tumultas ĉie ankoraŭ milito,
do plilumu ne al la kazernaj baroj.

1 laŭ ĉina mito: bufo kaj (la jada) leporo en la luna palaco vivas kune kun feino Chang'e.

Nokto

Vesperfunebro: flutoj urbomure.
Vilaĝtombejon birdoj foje venas.
Jam multajn jarojn militaj kirasoj;
reiras nokte hejmen impostitoj.
Nigraj klifarboj foliojn faligas,
stela rivero translime subtilas.
Granda Ĉerpilo survolbe videblas,
maldika luno, pigoj ĉesas flugi.


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)