diakomedio.jpg





Eŭgeno Miĥalski

el “Ciklo de l’ arĝenta astro” («Prologo», 1929)

Aspergas mi per spermo de l’ espero
virginon de l’arĝenta astro
en la arom’ de ŝia sino ĉasta
dum farniento de l’ vespero.
Aspiras mi per spiro de l’ pasio
elkrei novan mondon de la sonoj –
mi, nova pastro de l’ venonta dio:
virgino de l’arĝenta astro
de l’fantaziaj tonoj.

Eŭgeno Miĥalski (1897-1937) estas unu el la plej altaj voĉoj en la frua tempo de nia literaturo. Li estis la unua poeto kiu konscie kaj majstre ekspluatis la fonetikajn nuancojn de la lingvo, kaj samtempe evitis umbilikismon, celante grandajn sociajn kaj politikajn temojn. Li estis mortpafita kiel supozata trockiisto, ankaŭ pro siaj esperantistaj kontaktoj.

Bibliografio

Interesaj artikoloj

Rete legeblaj verkoj

Tatyana Auderskaya afiŝis la jenan rememorigon pri la konata poeto Eŭgeno Miĥalskij en la listo "ukrainaj-esperantistoj". Ŝajnas al mi, ke ĝi ankaŭ konvenas por la listoj "kreado" kaj "per-esperanto-literaturo", do mi transafiŝas ĝin al tiuj listoj.

Don Harlow

La 21-an de januaro okazos 110-jara jubileo de granda poeto, klasikulo de Esperanta literaturo Eŭgeno Miĥalskij.
Li naskiĝis en u. Letiĉiv en Ukrainio, eklernis la lingvon en 1911, kaj en 1917 jam eldonis literaturan revuon "Libera torento". En 20-aj jaroj li loĝis en Voznesensk, ĉ. 100 km de Odessa, kaj estis aktiva ano de LSR Literatura-Scienca Rondo, kiu funkciis tiam en Odessa.
En tiu epoko LSR estis unika grupo de kvalifikitaj, aktivaj kaj kolektivemaj homoj kun virtuoza lingvo-posedo, kaj ankaŭ kun kreemaj naturoj. Bedaŭrinde, malmultaj scias pri tiu organizo, kvankam ĝi donis brilajn nomojn al Esperanta kulturo: V. Sutkovoj, E. Ajsberg, S. Rublov, tradukinto de "Evgenij Onegin" de Puŝkin kaj multaj aliuj.
La unuaj versoj de Miĥalskij estis dediĉitaj al amo; kaj eĉ en tiu temo li trovis sian apartan tonon. Li estis majstro de akraj novaj formoj, riĉaj ritmoj, liberaj eksperimentoj, - sed liaj versoj ĉiam konservis melodiecon kaj perfektecon de l' lingvaĵo.
Post revolucio li dediĉis sian liron al "torento de nova vivo", kun la sama vervo… sed tiam vivo trompis lin. Malgraŭ plena sindono al la nova potenco, en 1937 li estis arestita kaj kondamnita al morto pro "organizo de kontr-revolucia trockista komploto". En 1958 li estis rerajtigita kiel senkulpa.

Tatyana Auderskaya

AJNO

Mi spertis en vivo pri multo,
Travivis maldolĉon kaj ĝuon;
En mez' de banalo kaj stulto
Mi trovis enuon.

Mi vidis de l' Scio palacojn,
Loĝatajn de alta scienco,
Kaj tie nur trovis grimacojn
De saĝa sensenco.

Mi templojn vizitis de Dio,
Mi vidis en ili brilpompon,
Kaj trovis en masko de pio
Profiton kaj trompon.

Mi amis per koro juneca
Kaj revis estante poeto,
Sed estis en am' multespeca
Ĉiama ripeto.

Mi volis en lego forgesi
Premantan sufokon de l' vivo,
Sed fine mi devis konfesi
Pri mia naivo.


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)