diakomedio.jpg





Eventoplena Kongreso en Pekino

Impresoj de EVA-membro Boris Kolker

 

 Karaj amikoj!

Ni revenis el Pekino post la rava vojaĝo. Vi legos detale pri la Kongreso en la gazetaro. Ankaŭ mi plusendos al vi kelkajn aperintajn kaj aperonajn informojn. Sed dume kelkajn vortojn pri la persona partopreno.
Mi gvidis du seminariojn, en kiu okazis po tri prelegetoj kaj tre
viglaj diskutoj: pri la historio de Esperanto (kun la pola televidisto Roman Dobrzinski kaj usona veterana esperantisto Bill Harmon); mi rakontis pri la trovita de mi artikolo de Zamenhof pri la juda demando; plene tiuj interesegaj materialoj ĵus aperis en la gazeto "Israela
esperantisto", 2004, n-ro 140; pri la verkado (kun Anna Lowenstein el Italio, aŭtorino de la romano "La ŝtona urbo" kaj Kobayasi Tsukasa el Japanio, aŭtoro de pli ol 100 libroj); mi prezentis nian "Vojaĝo"-n kaj emfazis ĝian signifon por alproprigo de krea lingvorego kaj verkado. Anna donis tre utilajn praktikajn konsilojn por verkado. Grave kontribuis du rusianoj - Nikolao Gudskov (pri la literatura klubo en Moskvo) kaj Viktoto
Kudrjavcev (pri "Komencanto" - gazeto por novaj verkantoj).
Mi partoprenis en la publika kunveno de la Akademio de Esperanto kaj rakontis tie pri la Akademia konsultejo.
Mi estis unu el la ekzamenantoj por la internaciaj ekzamenoj. Komencis ekzameniĝi 10 personoj; sukcesis 3 por la elementa kaj 3 por la meza. Inter la lastaj estis vjetnamo Nguyen Xuan Thu, la sola kun la poento "perfekte". Li tiel sukcesis, ĉar li memstare trastudis nian
"Vojaĝo"-n kaj eĉ instruis per ĝi. Jen la instiga ekzemplo!
Mi partoprenis en la kunsido de EVA (Esperantligva Verkista Asocio). Ankaŭ tie mi iom prezentis "Vojaĝo"-n kaj parolis pri lastatempaj iniciatoj de tiu asocio.
En la esperantologia konferenco mi substrekis, ke neeŭropaj lingvoj povas grave kontribui al la evoluo de Esperanto precipe per modeloj por vortfarado kaj vortkombinoj.
La vic-urbestro de Pekino invitis ducenton da kongresanoj por bankedo; ankaŭ mi ĉeestis tiun feston de la ĉina kuir-arto.
En la Kongresa libroservo estis rapide forvenditaj ĉiuj kunprenitaj 20 ekzempleroj de "Vojaĝo". Pluraj homoj aliris min kaj esprimis bedaŭron, ke ili ne sukcesis aĉeti la libron pro ĝia elĉerpiĝo.
Boris KolkerMultaj homoj petis aŭtografon sur "Vojaĝo" (Steve el Havajoj eĉ alportis sian ekzempleron speciale, por ke mi aŭtografu ĝin) aŭ fotiĝon kun mi. Precipe pluraj ĉinaj esperantistoj strebis konatiĝi kun mi persone. Ni revidis multegajn amikojn kaj konatojn diverslandajn kaj ricevis donace iliajn librojn kaj kompaktajn diskojn.
La Esperanto-redakcio de la Pola radio prenis de mi du intervjuojn: pri la du supremenciitaj seminarioj, pri "Vojaĝo", pri la polemika artikolo de Zamenhof, pri mia esperantumado ĝenerale.
Esther kantis dum la Internacia Arta Vespero en la Internacia Ĥoro el pli ol 40 personoj el 14 landoj, kiun gvidis Alan Bishop el Aŭstralio. La ĥoro kantis ankaŭ "La Espero"-n fine de la Kongresa Fermo; ĉar kelkaj ĥoranoj tiumomente jam forveturis, Alan petis ankaŭ min kunkanti, kion mi volonte faris.
La Malfermon kaj Fermon de la Kongreso partoprenis kaj alparolis la kongresanojn multaj eminentuloj de la registaro kaj socio de Ĉinio. La ĉinaj gazetaro kaj televido ĉiutage informis pri la kongreso.
Estis bonaj koncertoj. Precipe brila estis la Nacia vespero, kun partopreno de plej bonaj ĉinaj kantistoj, dancistoj kaj cirkistoj.
Ni partoprenis en kvar ekskursoj, inter ili al la Granda Ĉina Muro.
Ne eblas priskribi ĉion partoprenitan, viditan kaj sentitan. Tial mi
nur mallonge prezentis la personan partoprenon.

Se vi havas demandojn, mi volonte respondos ilin.

Amike,
Boris,
iom laca sed entuziasma.


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)