zamenhof.jpg





Giacomo Leopardi: Sabato en la vilaĝo

Il sabato del villaggio

Sabato en la vilaĝo

La junulineto venas el la kamparo
je subiro de la suno
kun fasko de herbo; portas enmane
bukedeton de rozoj kaj violoj
per kiuj, laŭ sia kutimo,
ŝi morgaŭ, en la festotago,
ornamos sian bruston kaj la harojn.
Sur la ŝtuparo, kun la najbaroj,
sidas la maljunulino je sia ŝpinado,
vizaĝe al la paliĝado de la tago,
kaj daŭrigas babiladi pri sia tempo de junaĝo,
kiam en festaj tagoj ŝi ornamis sin,
kaj ankoraŭ freŝa kaj vigla
kutimis eldanci la vesperon kun tiuj
kiuj estis la amikoj de ŝia aĝo pli bela.
Jam nun nigriĝas l´aero tuta,
revenas lazuren la sereno, kaj la ombroj
falas de altaĵoj kaj tegmentoj
en la blankiĝon de la juna luno.
Anoncas nun la sonoriloj
la alvenantan feston;
kaj vi dirus, ke per la sono
retrovas konsolon la koro.
La infanoj kriantaj
svarme sur la placeto
saltantaj tien kaj reen
faras ĝojplenan bruegon;
kaj dume la sarkanto fajfante
reiras al sia magra manĝo,
kaj pensas por si mem pri tago de ripozo.
Tiam, kiam ĉiu alia lumo estingiĝis,
kaj ĉio alia silentas,
vi aŭdas la martelon frapadi, aŭdas la segilon
de la lignaĵisto, kiu sendorme laboras
en sia fermita metiejo sub lanterno,
kaj sinpene rapidas plenumi sian taskon
antaŭ lumiĝo de la tago.
Ĉi tiu estas la plej bonvena el la sep tagoj,
plena de espero kaj de ĝojo,
morgaŭ triston kaj tedon
alportos la tempo, kaj ĉiuj revenos
en siaj pensoj al la kutimaj laboroj.
Petolema knabeto,
tiu via aĝo floranta
estas kiel tago plena de ĝojo,
tago klara, serena,
kiu antaŭas la feston de via vivo.
Ĝoju, mia filo; dolĉa stato,
sezono feliĉa, ĝi estas.
Alian diri al vi mi ne volas; sed ne pezu tro
sur vi, ke ankoraŭ malfruas via festo.

tradukis Baldur Ragnarsson


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)