zamenhof.jpg





Giacomo Leopardi: La genisto - aŭ La floro de la dezerto

La ginestra - o Il fiore del deserto

La genisto
aŭ La floro de la dezerto

Καὶ ἠγάπησαν οἱ ἆνθρωποι μᾶλλον τὸ σχότος ἢ τὸ φῶς.
kaj la homoj amis la mallumon pli ol la lumon

(JOH, 3, 19)

Ĉi tie sur la arida dorso
de la timinda monto
detruanto Vezuvio,
kiun gajigas neniu arbo alia nek floro,
vi dispersas ĉiuflanken viajn solecajn tufojn,
genisto aroma,
kontenta pri dezertoj. Denove mi vidis
vin beligi per viaj tigoj la solecan pejzaĝon,
kiu zonas la urbon,
kiu iam estis la mastrino de mortemuloj,
kaj pri tiu perdita imperio
ilia aspekto serioza kaj silenta
ŝajnas al la vojaĝanto atesto kaj memorigo.
Nun mi revidas vin sur tiu tero, amanton
de tristaj lokoj forlasitaj de la mondo,
kaj ĉiaman kompanon de afliktita fortuno.
Tiuj kampoj priŝutitaj
de cindro senfekunda, kaj kovrita
de la ŝtoniĝinta lafo,
kiu resonas sub la paŝoj de la pilgrimanto;
tie nestas kaj tordiĝas en la suno
la serpento, kaj tie al sia familiara
kaverneca tunelo reiras la kuniklo,
kie iam estis viglaj vilaoj kaj kultivitaj lokoj.
Kaj kie mature oriĝis la greno kaj resonis
la muĝado de la gregoj,
estis ĝardenoj kaj palacoj,
agrablaj rifuĝejoj por ripozo
de potenculoj, kaj famaj urboj,
kiujn la fiera monto, tondrante
per torentoj de sia buŝo flamanta
frakasis, kaj ties loĝantojn kune.
Nun unu ruino envolvas
la tuton ĉirkaŭ la loko, kie vi sidas,
ho floro delikata, kaj kvazaŭ
kompatante la perdojn de aliaj, sendas
al la ĉielo aromon plej dolĉan,
kiu konsolas la dezerton. Ke venu
al tiuj deklivoj tiu kutimanta
nian staton laŭdegi, kaj vidu kiom
ĝuas nia raso homara la prizorgon
de l' naturo amanta. Kaj ĉi tie
li povos ĝustamezure taksi
ankaŭ la potencon de l´ homa idaro,
kiun la severa vartistino, kiam ĝi malplej timas,
en unu momento, per facila movo,
nuligas parte, kaj per movoj
apenaŭ malpli facilaj, subite,
povas ekstermi tute.
Montritaj sur tiuj bordoj
«la grandiozaj kaj progresemaj fortunoj»
de la homa raso.

Jen rigardu kaj jen vidu
vin spegule, epoko fiera kaj stulta,
kiu forlasis la vojon de penso renoviga,
konduka antaŭen, kaj turnis retroire
viajn paŝojn, kaj fieras pri la regreso,
kaj nomas ĝin progreso.
Al via babilado ĉiuj talentuloj,
kies malbona sorto al ili donis
vin kiel patron, omaĝas, eĉ se foje
ili vin mokas inter si. Mi ne
descendos kun tia honto subteren,
sed prefere montros, kiom montreblas,
la malestimon pri vi fermitan en mia brusto,
kvankam mi scias, ke forgeso
premas sur tiuj tro malamindaj
al sia propra tempo.
Pri tiu malbono, kiun kun vi
mi dividos, mi ridis jam.
Vi revadas pri libereco, kaj samtempe
vi deziras, ke la penso estu denove la sklavo
- tiu penso, per kiu sola
vi leviĝis iom el barbarismo, kaj per kiu
sola oni kreskas civilizacie, kaj kiu sola
gvidas plej bone la fatojn komunajn.
Tiel malplaĉas al vi la vero
de la kruda sorto kaj la deprima loko,
kiun donis al Ni naturo. Pro tio vi turnis
vian dorson poltrone for de la lumo,
kiu faris ilin evidentaj: kaj, fuĝante,
vi nomas malkuraĝulo tiun,
kiu ĝin sekvas, kaj grandanima nur tiun,
kiu mokante sin aŭ aliajn, en ruzo aŭ stulto,
levas super la stelojn la homan staton.

Homo de povra stato kaj de membroj
nefirmaj, de animo malavara kaj nobla
ne fanfaronas, nek estimas sin alte
pro riĉo de oro, nek de vigla forto,
kaj inter homoj li ne faras
paradon ridindan pri vivo splenda
aŭ valoro persona,
sed almozulo je forto kaj trezoro
lasas sin aperi sen malhonoro
kaj pri tio parolas aperte, kaj taksas
siajn posedojn konforme al la vero.
Grandanima animalo
mi ja ne kredas tiun, sed stulta,
kiu, naskita por perei, nutrita en doloroj,
diras, por ĝuo mi estas farita,
kaj kun naŭza orgojlo
plenigas la paĝojn, ekzaltajn fatojn
kaj novajn feliĉojn, al la ĉielo
nekonatajn, kaj apenaŭ al ĉi-mondo,
promesante al popoloj, kiujn ekscitita
ondo de la maro, spiro de maligna vento,
subtera kolapso tiel detruas, ke restas
apenaŭ pri ili memoro.
De nobla naturo estas tiu
kiu kuraĝas levi l' okulojn mortemajn
kontraŭ la komuna fato, kaj kun lango
libera, neniom malpliige al la vero,
konfesas la malbonon destine donitan
al ni, kaj la staton malaltan kaj fragilan;
de naturo, kiu sin montras granda kaj forta
en sufero, kaj malamon kaj koleron
interfratajn, ankoraŭ pli pezajn ol ĉio alia,
ne aldonas al siaj mizeroj, la homon kulpigante
pri ĝia doloro, sed donas la kulpon al ŝi
kiu vere estas malica, patrino de l´mortemuloj,
ilin naskinte, kaj vicpatrin’ laŭvole.
Li nomas ŝin malamiko; kaj pensante
la homan kunfrataron kunigita kaj ordigita,
kiel veras, ĉiujn homojn konsideras
konfederaciuloj kaj ĉiujn brakumas
kun vera amo, proponante helpon
pretan kaj validan, kaj samon atendante,
en la danĝeroj sinsekvaj kaj l' angoroj
en la komuna milito. Kaj por damaĝoj
de la homo preni armilojn kaj elmeti
kaptilojn kaj obstaklojn al la najbaro,
li kredas tiel stulta kiel estus sur batalkampo,
ĉirkaŭita de armeo malamika,
en la plej furioza ekatako,
forgesante la malamikojn, komenci
acerbajn luktojn kun l' amikoj
kaj fuĝon disvastigi kaj glavojn ekbriligi
inter siaj propraj batalistoj.
Kiam tiaj pensoj
estas malkaŝitaj al la popolo,
tiu hororo, kiu unue
kunstringis la mortemajn per socia kateno
kontraŭ la malpia naturo,
al vero reportos la honeste
korekta konversado urbana
per vera sciado, kaj justeco kaj pieco tiam ekhavus
alian radikon ol tiun de arogantaj fabloj,
kie kutimis stari la establita honoro
de la popolo same kiel povus
kio sur eraro estas starigita.

Ofte sur ĉi tiuj deklivoj,
kiujn, lasitajn solaj, vestas
la solida fluo, kiu ŝajnas ondadi pluen,
mi sidas nokte; kaj super la trista
dezerto mi vidas flami la stelojn
en la plej pura bluo, reflektatajn
sur la maro en lontano,
kaj mi vidas trembrili tra la sereno
la mondon tutan. Kaj tiam
mi fiksas miajn okulojn al tiuj lumoj,
kiuj ŝajnas al ili punktoj, kaj estas
tiel grandegaj, ke la tero kaj la maro
estas, kompare, nuraj punktoj vere,
al kiuj, ne nur la homo, sed tiu
globo, kie la homo estas nulo,
estas tute nekonataj; kaj dum mi fikse
rigardas tiujn nodojn kvazaŭajn de steloj
senfine malproksimaj, al ni kiuj ŝajnas
kiel nebulo, kaj ne nur la homo
kaj la tero, sed la tuto de niaj steloj,
senfinaj nombre kaj mase, kun la ora suno
aŭ estas nekonataj, aŭ aperas
kiel punkto de nebula lumo, kiel aperas
tiuj nodoj al la tero; kio do ŝajnas
al mia penso. ho vi, infanoj de homoj?
Kaj kiam mi memoras vian staton ĉi-sube,
pri kiu signas la grundo, kiun mi premas;
kaj tiam aliflanke, ke vi kredas vin
mastrino kaj fino de Ĉio, kaj kiom ofte
vi ŝatas fabeladi pri aŭtoroj
de aferoj universalaj, kiel ili descendas,
viakaŭze, sur tiun obskuran
grajnon de sablo nomitan tero,
kaj ofte kun vi konversas plezurvolonte,
ke renovigante ĉi tiujn
ridindajn sonĝojn, vi insultas la saĝulojn
tute ĝis la nuna tempo,
kiuj pri scioj kaj sociaj kutimoj
ŝajnas superi ĉiujn aliajn; kia emocio,
ho homidoj malfeliĉaj, aŭ kia penso
pri vi, tiam fine, atakas mian koron?
Mi ne scias, ĉu superas
la rido aŭ la kompato.

Kiel pometo, falanta de arbo en malfrua aŭtuno,
kiun maturo, sen alia forto, alterigas,
frakasas, dezertigas, kaj kovras
samtempe la dolxcajn ŝirmejojn
de l' formikara popolo elkavigitajn
en la mola grundo kun granda laboro,
kaj la farojn kaj la riĉojn, kiujn kolektis
kun longdaŭra penado la diligenta raso
provize dum la somera tempo; tiel,
enpafitaj en la profundan ĉielon
el utero tondranta
cindroj kaj pumikoj kaj ŝtonoj
plonĝis plumbe el la alto
nokte, kaj tra la herbo
bolantaj fluoj sur la monta flanko
furiozis en likvigitaj masoj
de metaloj kaj brulanta sablo
descende en vastega pleno
sur la urbojn, prilavitajn ekstreme de la maro,
ilin disĵetis kaj kovris
en pokaj momentoj; kie sin paxstas nun
la kaproj, kaj novaj urboj leviĝas
kontraŭflanke kun sidejo
sur la kovritaj, kaj la dissternitaj muroj,
preskaŭ subtretitaj piede de la kruta monto.
Naturo ne havas pli da estimo aŭ da zorgo
pri la semo de homo
ol pri la formiko; kaj se la masakro
de tiu estas pli rara ol de la alia,
tio estas pro neniu alia kaŭzo
ol tiu, ke la homo malpli fekundas idare.

Pli ol mil kaj okcent jaroj
pasis for post kiam malaperis,
premitaj de la fajra forto, la lokoj
loĝitaj, kaj la farmisto okupata
de siaj vinberujoj, kiujn apenaŭ
nutras tiuj kampoj de morta
kaj cindra grundo, ankoraŭ levas
siajn suspektemajn okulojn al la pinto
fatala, kiu neniom pli milda
sidas ankoraŭ timiga, ankoraŭ
minacas per detruo liajn infanojn
kaj iliajn povrajn posedaĵjojn. Kaj ofte
la mizerulo, kŭsante maldorma tranokte
dum sur la tegmento de lia kamparana dometo
siblas la vaganta venteto, eksaltas
ripete kaj esploras la direkton
de la terura bolaĵo, kiu fluas
el la utero neelĉerpebla
sur la sablajn flankojn, ĝia lumo
reflektita sur la marbordo de Kapreo
kaj la haveno de Napolo, kaj Mergilino.
Kaj se li vidas ĝin almoviĝi,
aŭ se en la tenebro de la doma puto
li aŭdas la akvon febrece glugli,
li vekas siajn infanojn, rapide vekas
sian edzinon, kaj fuĝante kun tiom
da iliaj posedaĵoj kiom eblas kapti,
li vidas el lontano, sian kutiman neston
kaj la malgrandan kampon, sian solan
ŝildon kontraŭ malsato, fariĝi predo
al la fandvarma ondego,
kiu krakade venas, kaj senindulge
sin etendas daŭreme super tiujn.
Post antikva forgeso
senviva Pompejo reiras al la taglumo
kiel skeleto entombigita, kiun el tero avareco
aŭ pieco redonas al aperto;
kaj de la forlasita forumo
la pilgrimanto longe kontemplas,
levitan inter la vicoj de stumpaj kolonoj,
la dudividitan pinton
kaj la fumantan kreston,
kiu ankoraŭ minacas la disĵetitan ruinon.
Kaj en la hororo de la sekreta nokto,
tra la malplenaj teatroj,
tra la temploj deformitaj
kaj la rompitaj domoj
kie la vesperto kaŝas siajn novnaskitojn,
la ardbrilo de la funebra lafo
rapidas kiel sinistra torĉo
nigre rondirante tra la vakaj palacoj
kaj el lontane ruĝas tra la ombroj
miskolorante ĉiujn lokojn ĉirkaŭe.
Tiel, ignorante la homon kaj la tempojn
kiuj li nomas antikvaj kaj kiel sekvas
siajn praulojn la genepoj,
naturo ĉiam restas verda, fakte
pluiras laŭ tiom longa vojo
ke ĝi ŝajnas stari senmova. Dume
falas regnoj, rasoj kaj lingvoj forpasas:
naturo tion ne vidas: kaj la homo
arogas al si fanfaronon de eterneco.

Kaj vi, lanta genisto,
kiu per aromantaj boskoj
ornamas ĉi tiun terenon de nudo,
ankaxu vi baldaŭ falos
sub la kruelan potencon
de la subtera fajro, kiu, returnante
al sia konata loko, etendos
sian rabeman orlon
super viajn molajn arbarojn.
Kaj vi klinos vian senkulpan kapon
sub la mortiga pezo sen kontraŭstaro;
sed ne klinitan, vane, en petego
senkuraĝa antaŭ la premonto,
nek ĝin levos en vanta orgojlo
kontraŭ la steloj, nek super
la dezerton, kie vi lokon havis
de origino kaj sido ne pro volo
sed pro fortuno. Sed pli saĝa
kaj multe malpli malfirma
ol la homo vi tiam estos, ne kredante
vian fragilan rason senmorta
pro fato aŭ pro faro via propra.

tradukis Baldur Ragnarsson


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)