diakomedio.jpg





Sen titolo

 

Envenis lumo. Subite. Kiel kutime. Ŝin mi ja ekvidis de trans la aliflanka pordo. Sed mian malpaciencon mi ne tro volas montri. Tiel, mi ne ĉefenestre fanfaronos. Malantaŭ la herbaĵa kurteno mi kaŝite plu gvatas. Ĉu tamen ŝi pensas pri mi ?

Mi bone vidas ŝin nun, sidantan ĉetable, revantan fumantan antaŭ sia bovlo da kafo. Tutverŝajne ŝi ne pensas pri mi. Tro gravajn zorgojn sendube ŝi havas. Tro gravajn, jes, sendube...

Post iom da tempo, mi tamen aŭdacas pasi antaŭ la fenestro, flugigante, pufigante mian ruĝan robon por ŝin atentigi. Jes !... Ĉu rigardon ŝi ekĵetis al mi ? Ŝi leviĝas kaj alproksimiĝas nun. Bone ! Brave ! Ho ne ! ne !... ŝi foriras... ŝi eĉ ne... Ne ! ... Mallumo katastrofa ! Ŝin mi ne plu revidos la tutan tagon !

Sed ? Kio okazas ? Ĉu vere ŝi revenas ! Kun amplena vizaĝo, kiu heligas la tutan ĉambron, ŝi elpaŝas al mi. Kia ĝojo ! Kia feliĉo ! Min ŝi finfine ne forgesis...

Tiam, sendante al mi kiseton, ŝi malfermas skatolon kaj elŝutas manĝaĵon sur la ĉielarkon de mia akvario.

 (Luc Gouverneur)


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)