diakomedio.jpg





Tra la glaco

 

Restas nuraj sekundoj. Tuta vivo kalejdoskope karuselas. La infanoj, la edzino, la hejmo, ... la rendevuo. Tiuj konataj, iuj iam renkontitaj, jam mortintaj, ĉiuj kune en stranga kirliĝo. El ĉio travivita, momente miksiĝas scenoj liaspertaj. Rolantoj senrilataj fulmas senorde el estinto, el iu forgesita iamo, kvazaŭ marionetoj mutaj en surdiga tumulto. Iuj amikas, iuj ridaĉas, iuj obtuze krias, ŝajne sorĉodancas. De malantaŭ la vitro, kelkaj provas alarmi, klopodas bari la vojon al la fato, mane-repuŝe, sed tiel malhelpas al la rendevuo, lia celo, al ilia rendevuo, ... al ŝi !!

 

La bremson streĉe premas la piedo. Hurle, vane. L' asfalto ebenas glite-jore. Savon provas stire-ĝire. La radoj malobeas spite-kriĉe.

 

Drame grandiĝas la bufro de l' antaŭa veturilo. Fluetas vivero tra la fatala funelo. Pluvero larmas ĉe la glaco, vualante l' akcidentan tujon. Lastan rekton al sia sorto senpove spektas la stirant ...

 

 (Christian Rivière)


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)