zamenhof.jpg





Petveturo

(trivorta-skeĉeto)

 

Nur punkto ekstreme de la vilaĝo, trans la vojkruco. Jen petveturanto. Tamen la ŝoforo jam subkonscie ekflaras bonŝancon. Pri la ineco de la figuro, li fakosperte jam ne plu dubas. Febro subita lin inundas. Ej, fakte ĉarma. Ne, pli ĝuste ... alloga. Nu ! ... seksalloga ! Ŝminkobuŝa, minijupa, kurtabluza, ventronuda, sunobruna, ledo-ruĝa. Neniu konkurenco antaŭvica. Kuiroprete : predo lia.

Li bremsas, flanken-stiras ŝianivelen. Malfermiĝas la dekstra pordo, inviteme :

— Kien ?

Ŝi paŭtridetas lascive, palpebrumas engaĝe. Ajnvole ŝajne. Ŝia brako perfingras al vakuo:

— Rekten.

Li, lupodente, langopende :

— Enaŭten.

 


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)