diakomedio.jpg





Strangaj persikoj

 

Mia avo havas belajn ruĝajn persikojn, bongustajn. Kelkajn jarojn ili estas dikaj, kvar pezas unu kilogramon. Antaŭ ol gustumi ilin, mi karesas iliajn felojn, dolĉan veluron, mi revas. Miaj fingroj ankoraŭ karesas ĉirkaŭe iliajn rondajn formojn, mi revas plu, mi ne estas tie, mi ne plu estas sur la tero, mi ĝuas tiujn rondajn dolĉajn formojn.

Subite mia stomako doloras min, ĝi ekkrias kaj diras Mi satas, vi ne plu revu mamojn de virinoj.

 

(Guy Guétault) 


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)