leonardo.jpg





Savado

 

Dum staĝo en Sète, en la kurso de Janine Vincent, ni ĵus legis en Paŝoj al Plena Posedo tragikan rakonton de ŝtormo en Skotlando. Janine invitis min rakonti ion koncerne la maron. Jen mia rakonto por forigi la streĉantan impreson de nia legado pri dronanta ŝipo.

    Tiutempe mi loĝis sur insulo Bréhat kun mia onklino Angèle. Okazis kelkaj feriaj tagoj en februaro. Mi planis viziti aliajn gefamilianojn sur la “kontinento” kiel diris la Brehatanoj. Ventego blovis, hula estis la maro, kun dikaj, altaj ondegoj. Sed tio plaĉis al mi. Mi enŝipiĝis, supreniris sur la dekon de la ŝipo kiu transportas la vojaĝantojn de Bréhat al l'Arcouest.

   Sur la ferdeko mi estis sola kun miaj bagaĝoj. La muĝado de la ondoj plaĉis al mi kiu revadis. Ni estis preskaŭ alvenintaj al la kontinento kiam subite mi konstatis ke la ŝipo turniĝis. Kial ? Ĉu ni revenas al Bréhat ? estis neniu maristo apud mi por klarigi la kialon de tiu ŝipĝirado.

Mi rigardis la maron kiam subite, malproksime, mi ekvidis malgrandan kvadraton. Ni alproksimiĝis. La kvadrato grandiĝis.

Ho ! estas valizo flosanta sur la ondoj, valizo kiu pensigas min pri la mia, apud mi. Al ĝi mi rigardis. Ho ! ne ! ĝi ne plu estas ! Mia valizo malaperis ! Tiam mi komprenis kio okazis. Pro la bruego de la vento kaj de la maro mi ne aŭdis la falon de la valizo.

   Maristo kaptis ĝin kaj donis ĝin al mi kiam ni albordiĝis. Malfiera mi ne demandis kiu vidis la falantan valizon, kiu kaptis ĝin. Nur mi dankis kaj prenis la valizon. Pli peza nun ĝi estis ! sed mi ne volis tion montri ĉar ridis mokema kolego. Kuraĝe mi portis la valizon malantaŭ proksiman hotelon, malfermis ĝin, elprenis la robmantelon kiu sponge sorbis la marakvon enirintan, iom protektantan la alian enhavon de la valizo. Mi vringis la robmantelon el kiu elfluis rivereto. Dum mia mallonga restado ĉe miaj familianoj, sur ĝardena fadeno sekiĝis la vestaĵoj.

   Kiam mi revenis al Bréhat, onklino Angèle diris : “Malvarmis dum via ferio. Certe via robmantelo, kiun mi konsilis al vi kunporti, estis utila.”

   “Jes” – sed ne estis la utileco pri kiu ŝi pensis.

(Gabi Tréanton) 


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)