diakomedio.jpg





Atendante

 

Artemio ; Feliĉa ; Klara

 

(Atendejo)

 

(Feliĉa legas ĉiusemajnan popularan revuon, Artemio kaj Klara ĉiutagan bonnivelan ĵurnalon. Longa silento. Unu post la alia rigardas sian brakhorloĝon.)

 

Klara: (rigardante al F.) Mi pardonpetas sinjorino, je la kioma vi rendevuas?

 

Feliĉa: Je la naŭa kaj duono. (al A.) Kaj vi sinjoro?

 

Artemio: Je la deka.

 

Klara: Kaj mi je la naŭa!

 

(mallonga silento)

 

Feliĉa: La kioma do estas laŭ vi?

 

Artemio: La deka kaj dek. (al K.) Ĉu sinjorino?

 

Klara: Jes, proksimume.

 

Feliĉa: Strange ke la kuracisto tiom malfruas.

 

Artemio: Eble for, pro urĝa vizito.

 

Klara: Nunepoke, neniu estas akurata.

 

Artemio: Tamen akurate venas la impostleteroj.

 

Klara: Jes, kaj diru al mi por kio oni pagas tiom da impostoj.

 

(silento)

 

Klara: Mi ne povas atendi plu sen fumi cigaredon.

 

Feliĉa: Estas malpermesate fumi ĉi tie, sinjorino.

 

Klara: Mi ne kapablas elteni tiom da tempo.

 

Artemio: Tamen tabako tute ne estas bona por la sano.

 

Klara: Por mi ne gravas. De preskaŭ sepdek jaroj mi fumas. Kial ĉesi nun?

 

Feliĉa: Ĉu? sepdek jarojn? Pli bone neniam komenci.

 

Klara: Tio estas diraĵo de nefumanto.

 

Artemio: Mi mem ja fumis sed ĉesis.

 

Klara: Ĉu antaŭ longa tempo?

 

Artemio: Mi ĵetis mian lastan paketon dum la kvindekaj jaroj, kiam oni ekdiris ke fumado povas esti kaŭzo de kancero. Mi ja komencis kiam mi estis en koncentrejo.

 

Klara: Ha, ankaŭ vi suferis pro tiuj aĉaj nazioj. Mian edzon, mian patron kaj unu onklon mi perdis dum la dua mondmilito. Ili estis rezistantoj. Denuncitaj, deportitaj al Bukenvaldo.

 

Feliĉa: Oni verŝajne ne povas imagi kiom terura devis esti tiu epoko kiam oni ne travivis ĝin. Mi mem naskiĝis nur fine de la milito.

 

Artemio: Fakte, tiu epoko estis terura, ankaŭ mi konis ĝin. Sed mi spertis alispecan koncentrejon. En Hispanio, la frankistojn mi kontraŭstaris kaj forfuĝis en Francion kiel multaj aliaj respublikistoj. Tie oni arigis nin en koncentrejon, proksime al Tarbes.

 

Feliĉa: Vi certe multe suferis! Mi mem nur havis ebenan vivon.

 

Klara: Nenies vivo estas sensenca.

 

Feliĉa: Ĉu? Mi neniam vojaĝis. Mi neniam edziniĝis, neniam havos infanojn.

 

Artemio: Ĉu nenio interesas vin?

 

Feliĉa: Mi ŝatus vojaĝi sed mi ne aŭdacas fari tion... sole. Sed mi legas.

 

Klara: Kaj kion vi ŝatas legi?

 

Feliĉa: Amrakontojn... Magazinojn...

 

Klara: Fakte, se vi legas nur tiajn revuojn aŭ romantikaĵaĉojn, vi ne iros for.

 

(silento)

 

Klara: Tiuj funkciuloj! Jen kien iras niaj impostoj. Por pagi pigremulojn. Ĉu oni parolas pri strikoj en via ĵurnalo?

 

Feliĉa: Tute ne, tion mi ne legis.

 

Klara: Kompreneble, en tia paperaĉo.

 

Artemio: En la mia estas longa artikolo pri striko en medicina medio.

 

Feliĉa: Ĉu tio koncernas nian urbon, sinjoro?

 

Artemio: Mi ankoraŭ ne finlegis la artikolon.

 

Klara: Ŝajne temas pri laborĉeso en la hospitaloj.

 

Feliĉa: Kaj kiam, tiu striko?

 

Klara/Artemio: Ekde [la dato de la hodiaŭa tago].

 

Feliĉa: (ekstaranta) Ne sufiĉas legi intelektaĵojn gesinjoroj, unue necesas kompreni kion oni legas.

(Ŝi eliras, ankaŭ la du aliaj.)

 

Feliĉa: (revenanta, al la publiko) Almenaŭ, mi komprenas tion kion mi legas!

 

 

 (Luc Gouverneur, Fabrice Morandeau, Jacques Gaumé)


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)