diakomedio.jpg





La lasta guto

 

Oblikve pendas spegulo ĉe la muro, kvazaŭ kvieta lago meze de dezerto. Viro sidas en ĝi. Malantaŭ li, tripiedas sur vermoza komodo, flaviĝinta foto. Ĉu ankoraŭ la sama homo ? De ses monatoj ambaŭ bildoj regule malsamiĝas. Unu daŭre eleganta, kun fiera rigardo, memcerta, fida. La alia kun senluma okulo, jam mizera, senespera.

   Li ne dormos, nur rezignacie gustumos la lastan guton de sia vivo. Funde de la ĉambreto, la krano de la lavkuvo lik-sekundas en la silento. En la forno brulas la lasta ŝtipo.

   Pivotas lia rigardo al la fenestro. Sub ĉielo lumoplena, lupobleka, neĝo oblikvas flirte ĉirkaŭ la korta arbo. Tiu ĉi, tute nuda, majeste ignoras la froston. Ankaŭ ĝia trunko suferos morgaŭ pro la kugloj, oferos sian ŝelon, certe ne plendos.

   Tiun arbon li delonge konas. Sur ĝian branĉon, li somere grimpis kun aliaj infanoj de la vilaĝo, malgraŭ la gepatra malpermeso. En ĝia ombro, li pace siestis kiam la lokon aroge invadis la soldatoj. Ĉe ĝi, li matene estos firme ligita, mortpafita. Etna milito daŭre tondras, hejman enŝloson trudas. Najbaroj, hieraŭaj amikoj lin akuzis, denunce alfingris. Li neniam parolis malgraŭ la torturoj, neniam cedis antaŭ la milicio, daŭre mutas en la senfunda nokto.

   Angule de flokoza ĉielo, heletas iu nepreciza Luno, svage ronda. Ankaŭ ĝi restu vualita, kaŝante sian vizaĝon obtuza, ĉadore sian virgecon makula. Eĉ tie supre regas nebulo malklera, maskla, maskema. Maskerado barbara, barbulara. Ĉi-sube, tuta socio-flanko agonias sub la mortotuko de la ĉiesa ignoremo.

   Nur kelkaj ĝuos la printempon, plu malvelkos. Jam verkiĝas sur la neĝa paĝo la unua paŝo al ilia estonto, al alia horizonto utopia. Sed ĉi malfirma spuro prudente viŝiĝas, ankoraŭ tro avangarda. Certe pluraj skizoj estos necesaj, antaŭ definitiva desegno de pli bela sezono, antaŭ daŭra florado de paca feliĉo, ŝosado de vivebla mondo.

   Ĉi-nokte la vento revoveke flustras al la vivontoj ilian futuron. Li momente fermas siajn okulojn, streĉas la orelojn. Sed la aŭguro lin ne koncernas. La vortojn li ne komprenas. La fremdan lingvon uzas la orakolo, tiun de la alia gento, ne la lian. Liajn samulojn ekstermos la venka armeo antaŭ la komenco de la flustrita estonteco.

   Lia nura amiko staras sole meze de la korto. Tiu fidele salut-svingis siajn foliojn al li, je eĉa ventotremo de la lasta somero. Ĝi nun malvigle moviĝetas, triste adiaŭas, kiel nura atestanto de lia vivo, de ties mizera fino.

 (Christian Rivière)


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)