zamenhof.jpg





Kelkaj sugestoj pri komentado

Anna Lowenstein: Sugestoj por komentado de alies tekstoj

 

 

Ĝeneralaj konsideroj

 

  1. Tro akraj kritikoj povas malkuraĝigi aŭ eĉ komplete detrui ies verkemon. Respektu la sentojn de la verkinto, kiu kuraĝe invitis viajn komentojn. Tio ne signifas, ke vi ne rajtas mencii la detalojn, kiuj ne plaĉas al vi, sed faru tion laŭ taktoplena maniero kun emfazo sur la pozitivaj trajtoj de la verko.

 

  1. Necesas respekti ankaŭ la specon de verko, eĉ se ĝi apartenas al ĝenro, kiu ne plaĉas al vi. La demando ne estas, ĉu vi persone ŝatas la verkon, sed ĉu ĝi estas sukcesa en tio, kion ĝi celas fari.

 

  1. Simile, ni ne deziras enplektiĝi en diskutoj pri la dezirindeco de neologismoj. Eble la verkinto havas alian opinion ol vi. La demando ne estas, ĉu vi konsentas pri ŝia aŭ lia aliro, sed ĉu ĝi estas bone farita.

 

  1. Verkado estas unu afero – la kono de Esperanto estas alia. La celo de la komentado ne estas korekti la lingvouzon. Tamen, povus esti utile korekti bazajn aŭ persistajn erarojn. Se verkinto faras multajn erarojn, menciu nur la plej gravajn.

 

 

Kiel komenti

 

  1. Kio estas via ĝenerala impreso de la verko tuj post la legado? Kia estas ĝia etoso?

 

  1. Kio laŭ vi estas la celo de la verko? Kiel ĝi realigas tiun celon?

 

  1. Nomu iujn detalojn aŭ pli ĝeneralajn aspektojn de la verko, kiuj aparte plaĉas al vi. Ĉu vi povas klarigi kial ili plaĉas?

 

  1. Ĉu estas iuj detaloj aŭ pli ĝeneralaj aspektoj de la verko, kiuj laŭ vi ne estas sukcesaj? Ĉu vi povas klarigi kial? Ĉu vi havas sugestojn por plibonigi la verkon?

 

  1. Stilo: ĉu la verkinto preferas simplan stilon aŭ pli ellaboritan, ĉu la vortelekto estas taŭga, ĉu la frazoj estas bone konstruitaj?

 

  1. Vi rajtas mencii eventualajn bazajn aŭ persistajn erarojn en Esperanto. Memoru tamen ke la celo estas komenti pri la verko, ne korekti ĝin.

 

 

 

Sten Johansson: Gvidlinioj por komentado

 

 

Akceptu la bazan elirpunkton de la teksto kaj kritiku el tiu perspektivo.

Traktu ĝin kiel tekston, ne kiel personan ateston de la verkinto.

Ne demandu la verkinton, prefere rakontu kiel vi komprenis aŭ divenis.

Trovu la sukcesajn punktojn de la teksto - kaj la malpli sukcesajn.

Prijuĝu la konvinkan povon de personoj, la naturecon de dialogoj, la ĉeesto-senton en medioj.

Kiom la verkinto scenigas, okazigas aferojn, kaj kiom li referas ilin?

Kiel funkcias la persona(j) perspektivo(j) en la teksto (el kies vidpunkto ni partoprenas la aferojn)?

Ĉu estas bona ritmo, ĉu funkcias transiroj en tempo kaj spaco, ĉu estas detaloj originalaj aŭ klisxaj?

Kiel vi komprenis la intencon de la verkinto - kaj kiom li sukcesis realigi ĝin?

Ĉu vi sentis "suban tekston", aferojn okazantajn "interlinie"?


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)