zamenhof.jpg





Rondelo

de Nicola Ruggiero

Mi vin demandas pri l' artisto:
ĉu super-, krom-, aŭ simple, homo?
ĉu sciencisto de l' atomo
rajtas aperi en la listo?

Intelektula pesimisto
aŭ trapezist' de l' aksiomo?
Mi vin demandas pri l' artisto:
ĉu super-, krom-, aŭ simple, homo?

Laŭ mi ŝli verkas por rezisto
al fisocia neniomo,
kontraŭ de l' banalec' fantomo,
per iluzia la konsisto.

Mi vin demandas pri l' artisto.

la 24an de januaro, 2005


Lasta ĝisdatigo: 2011/05/12 - 16:14 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)