|
|||||||||||||||
![]() |
|||||||||||||||
![]() ![]()
|
![]() |
![]() Raporto pri la agado de EVA en 1998EVA atingis la 15an vivojaron en 1998!
Aranĝoj
Iniciato> Nobelpremio por verkado en Esperanto
Premio al Marjorie Boulton
Financoj
La konto de EVA ĉe UEA estas evax-h. La jarkotizo de EVA por 1998 estas 21 guld. Balotoj por la nova komitato
La balotoj estis organizitaj skribe en junio 1998, laŭ la aldonita balotilo. Membroj
La membrolisto de la jaro 1997 enhavis 73 membrojn, el kiuj 3 retiriĝis> Andreo Pettyn, Ada Csiszar, Adolf Stanura. Jarkunveno
Peto al la membroj
Alvoke al la jara letero de la sekretario de EVA la jenaj verkistoj informis pri sia aktuala verkado: Marjorie Boulton ŝatus finverki sian studon pri la Esperanta teatro. Laŭ la mendo de UEA ŝi revizias sian libron pri Zamenhof, preparante la novan eldonon. Eli Urbanová eldonis ĉe KAVA-PECH sian poemaron Peza vino kun ĉeĥigo de Josef Rumler. Rejna de Jong transdonis al FEL la tradukon de la nederlanda romano La penso de ĉiuj tempoj. Trevor Steele atendas la anglan eldonon de Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen ĉe la Londona eldonejo Minerva. Dante Bertolini pretigis por eventuala eldono la italigon de La sonetoj de Shakespeare. Jana Cichová preparis seriojn da tradukoj el la ĉeĥa kaj publikigis kelkajn novajn poemojn en la gazetoj. Lina Gabrielli koncentris siajn fortojn interalie por verki pri la historio de sia urbo. Geraldo Mattos eldonis ĉe FONTO en Brazilo du komedietojn La servorajto kaj la Mortigo de sinjoro Alvaro kaj la tradukon el la portugala La supeo de la kardinaloj. Ĉe la sama eldonejo aperis La maskoj kaj Ĵuka Mulato. Temas pri la traduko de komedio respektive longa poemo de Menotti dei Picchia. Spomenka Štimec redaktis Antologion de kroataj unuaktaj dramoj kaj pretigis noveletojn pri Aŭstralio La aŭstralia pupo. Nun ŝi redaktas antologion de primilita poezio En tiu terura horo. Ĉiuj tri eldonaĵoj de Kroatia Esperanto-Ligo. Probal Daŝgupta "restas verkanta lantan romanon." Adolf Staňura eksiĝis el EVA pro sia granda aĝo (83). Multan dankon pro lia kontribuo al la Esperanta literaturo. Jen fasko da informoj, kiuj pruvas ke ni en diversaj partoj de la mondo daŭre nutras nian lingvon per diversaj inspiroj. Dankon havu la eldonistoj kaj la legantoj sen kiuj ne indus verki. S. Štimec ![]() Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
![]() |
![]() |
![]() |
|||||||||||
![]() |
|||||||||||||||
![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() | |||||||||||||||
![]() | |||||||||||||||
Copyright © 1999-2008 by ALE - Mauro Nervi · Webmaster · Tel.: +39-050-993105 · Amike nin gastigas: link.it | |||||||||||||||
![]() |