zamenhof.jpg





Protokolo de la Jarkunveno de Esperantlingva Verkista Asocio en Berlino 1999

La jarkunveno okazis dimanĉon la 1an de aŭgusto, ĉeestis 20 personoj, inter ili pluraj verkistoj. La prezidanto Gerrit Berveling kaj la sekretario Spomenka Štimec gvidis la kunsidon. S. Štimec prezentis la raporton de la sekretario kaj kasisto. (aldonataj)
 
 Ĉiuj ĉeestintoj estis informitaj pri la komuna elpaŝo de EVA, Esperanta PEN
 Centro kaj Internacia Esperanta Muzeo el Vieno por kandidatigo de William Auld por la Nobelpremio pri literaturo 1999.
 
 Dum la kunsido estis akceptitaj kvar novaj membroj de EVA Dao Anh Kha el Vjetnamio, Anna Lowenstein el Italio, Gunnar Gallmo el Svedio kaj Tomasz Chmielik el Pollando. Elkoran bonvenon al la novaj membroj!
 
 Tomasz Chmielik dum la kunsido estis elektita por la nova kasisto de EVA.
 Kadre de la konstato ke ne multaj membroj reagis al la alvoko elekti la 25 plej ŝatatajn verkojn (aŭtorojn), estis proponite ke EVA diskonigu la alvokon per publikigo en Heroldo de Esperanto, Literatura Foiro, Fonto, La Gazeto k.s.
 
 T. Chmielik proponis zorgi pri videointervjuoj kun la verkistoj por la estonta arkivo de video-materialoj. P. Gubbins anoncis la eblecon arkivigi la videomaterialojn de EVA en Barlastono. Štimec esploros ĉe la Filma Sekcio de Studenta Esperanto-Klubo en Zagreb pri filmado kaj intervjuado de aŭtoroj dum la UK 2001.
 
 Ne multaj membroj regule pagas kotizon al EVA. Dum al diskutoj oni konkludis ke la kotizo por la membroj el ekonomie malfortaj landoj estu la duono de la regula kotizo, do 5 eŭrojn. Se iu membro havas malfacilaĵojn pagi 5 eŭrojn, tiu bv. turni sin al la kasisto por peti helpon de adopta kaso de EVA por reguligo de la membreco. La kotizo por pagipovaj membroj estas 9,5 eŭroj. La adreso de la nova kasisto estas T. Chmielik, str. Jarzebinowa 3/30, PL 21040 Swidnik. La konto de eva ĉe uea estas evax-h.
 
 Dum la diskuto ĉu daŭrigi la eldonon de nacilingvaj tradukoj el Esperanta poezio kaj prozo, aŭdiĝis opinio, ke la publikaĵoj de EVA okaze de la franca UK lingve ne kontentigas.
 
 Protokolis> Spomenka Štimec
 
 
 Noto> La aŭtoroj kiuj ne sendis informojn pri aktualaj verkoj bv. tion fari ĝis decembro al la adreso de la sekretario por eniri la decembran raporton. Koran dankon!

Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)