diakomedio.jpg





JARRAPORTO DE LA ESPERANTLINGVA VERKISTA ASOCIO - EVA 1999

 

por la jarkunveno en Berlino, la 1an de aŭgusto 1999.


1. Kandidatigo de William Auld por Nobelpremio

Post Universala Kongreso de Esperanto en Montpellier tri kulturaj organizoj, EVA, Esperanta PEN-Centro kaj Internacia Esperanto-Muzeo el Vieno organizis komunan leteron de kandidatigo de William Auld por la Nobelpremio por literaturo 1999. La ĉefan laboron nome de EVA gvidis la prezidanto de EVA Gerrit Berveling. La konstanta sekretario de la Sveda Akademio Sture Allén sendis respondan cirkuleron por konfirmi la akcepton de la kandidatigo.
Pluraj nacilingvaj gazetoj dise tra la mondo informis pri la kandidatigo de la esperantlingva verkisto por la Nobelpremio.
Tradukisto Gunnar Gällmo el Svedio klopodis senrezulte kontakti la Svedan Akademion por ricevi pli da detaloj pri la kandidatoj por la literatura Nobelpremio 1999.
Ni atendas la oficialajn rezultojn en aŭtuno.
Ĉu ni sufiĉe amplekse ekspluatis la fakton pri la kandidatigo de Auld, kiu ankaŭ estis nomumita por la esperantisto de la jaro 1999?

Aŭspicioj de kulturaj aranĝoj

2. Tagoj de Tibor Sekelj, la fondinto de EVA, planitaj en la urbo Subotica en Jugoslavio en oktobro 1998, por kiu EVA donis sian aŭspicion, ne okazis pro la milito en Jugoslavio.
La kvara seminario pri esperanta kulturo kaj instruado okazinta la 1an kaj 2an de majo 1999 en la ĉina urbo Wuhan petis kaj ricevis aŭspicion de EVA. EVA-membroj Mao Zifu partoprenis perletere, persone partoprenis Lu Jixin.

Broŝuro de la tradukoj de originala Esperanta poezio en la germanan

EVA planis en 1999 simile kiel dum la kongreso en Montpellier en 1998 eldoni broŝuron de originala Esperanta literaturo en la germana lingvo kaj prezenti ĝin dum UK en Berlino. Estis kontaktita la urbo Aalen kun la demando ĉu la urbo kiu atribuas la premion de la Fondaĵo FAME emus reeldoni la similstilan broŝuron publikigitan kaj elĉerpitan en Aalen. La plano ne efektiviĝis.


Membriĝoj

Sekretario Spomenka Ŝtimec, kiu post UK Montpellier gvidas ankaŭ kasistan laboron, sendis en aprilo enpagilojn al la membroj kun invito pagi la EVAkotizon 1999. Nur 17 membroj enpagis la kotizon por 1999 ĝis julio 1999. En julio 1999 estis sendita dua letero pri la kotizo al la membroj.

Pri aliĝoj interesiĝis du personoj> Gunnar Gällmo kaj Reinhard Haupenthal. La lasta petis statuton, la aktualan membroliston kaj miris ke mankas en la membrolisto verkistoj kiel de Diego, Neves, Francis, Silfer kaj rusaj aŭtoroj.
La sekretario invitas la ĉeestontajn gekolegojn en Berlino diskuti pri strategio pri pliampleksigo de la membroj. Ĉu indus kompili dum la jarkunveno liston de invitotaj verkistoj? Laŭ la statuto necesas subteno de tri aŭtoroj por la nova kandidato.
Dum la jarkunveno ni povus, se oni konsentos, tuj havi la subtenantojn por la invitotaj aŭtoroj.


10 plej legindaj aŭtoroj

Post la alvoko de Renato Corsetti ke ĉiu membro de EVA kompilu sian propran liston de 10 plej legindaj verkoj en Esperanto, nur unu verkisto sendis al la sekretario sian liston> Chris Long. Ŝajnas ke por la projekto ne ekzistis intereso.


Komitato

La komitato de EVA elektita en Montpellier laŭ la statuto devus labori dum tri jaroj ĝis 2001. Ni ankoraŭ ne elektis la vicprezidanton, la rolon de la kasisto transprenis sekretario. La jarkunveno en Berlino povus sproni la laboron de la komitato, kaj tiusencaj proponoj estas bonvenaj.


Propono de Kurisu Kei

Japana membro Kurisu Kei kiu vigle laboras por prezento de esperantaj verkoj ĉe neesperantistaj eldonejoj en Japanio invitis ke EVA trovu manieron eldoni sian bultenon. Nek prezidanto nek sekretario trovis necesan tempon por realigi tiun proponon ĝis nun. Ni invitas la membrojn diskuti pri la propono kadre de la jarkunvena temo> Problemoj de EVA.


Konkludo

Post la transpreno de la taskoj en Montpellier 1998 la nova estraro de EVA, krom pri la kandidatigo de W. Auld por la Nobelpremio ne laboris tro verve. La prezidanto kaj la sekretario kulposente tion konscias kaj invitas la ĉeestantojn en la jarkunveno per siaj konkludoj stimuli tiun stagniĝon.

Zagreb la 19an de julio 1999

Spomenka Ŝtimec


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)