|
|||||||||||||||
![]() |
|||||||||||||||
![]() ![]()
|
![]() |
![]() Esperantlingva Verkista Asocio - JARRAPORTO 2004Nova Komitato
Esperantlingva Verkista Asocio eniris la jaron 2004 per nova viglo: Eklaboris la nova komitato de EVA sub gvidado de la prezidanto Mauro Nervi. Membroj de la nova komitato estas Anna Loewenstein, Paul Gubbins, Trevor Steele, Mao Zifu, Tomasz Chmielik kaj Spomenka Štimec. Tomasz Chmielik estas kasisto de la organizo, Spomenka Štimec sekretario, Lucija Borčić kaj Istvan Ertl revizoroj . Post la elektoj Gerrit Berveling restis taskigita kiel respondeculo por Nobelpremio, ĉar li kiel prezidanto de EVA en la antaŭan mandato gvidis la laboron pri la nomumo de William Auld por la Nobelpremio. La nova prezidanto eklaboris unue por funkciigi nian novan TTT-paĝon kio kontribuiis al plua fluo de informoj inter la rete kunligitaj membroj.
Kandidatigo por Nobelpremio
Ĝis la 1a de februaro 2004 EVA direktis sian kandidatigan leteron pri kandidatigo de William Auld al la Nobelkomitato en Stokholmo. Laŭ la sugesto de svedaj kolegoj, al la Biblioteko ĉe la Sveda Akademio ni sendis plurajn verkojn de Auld el Librosevro de UEA (pri kio zorgis Trevor Steele), por faciligi la eventualan informiĝon de svedaj membroj de Akademio. (La kandidatigon de Auld per siaj subtenaj leteroj prezentis al Sveda Akademio ankau pluraj profesoroj pri lingvoj kaj literaturo (Renato Corsetti en Italio), (Paul Gubbins en Britio), Probal Das Gupta (en Hindio), Velimir Piškorec kaj August Kovačec (Kroatio), Marlon Garren kaj Humphrey Tonkin (en Usono) kaj Geraldo Mattos (Brazilo). EVA daŭre serĉas universitatajn profesorojn pri literaturo kaj lingvo ĉar ili havas rajton kandidatigi por Nobelpremio, laŭ la Regularo de la Akademio. Carlo Minnaja kontribuis al tiu temo per sia listo de universitaj profesoroj.
Verkosemajno
Anna Loewenstein entreprenis paŝojn pri organizo de Verkosemajno en 2004 en Bouresse en Francio.ŭrinde, ĝi ne montriĝis realigebla en 2004. Beda
Forpaso
En aprilo forpasis nia membro George Lagrange pri kio ni sincere bedaŭras.
"7000 tagoj en Siberio"
Grupo de verkistoj Kurisu Kei el Japanio, Shi Chengtai el Ĉinio kaj Spomenka Ŝtimec realigis apartan projekton kaj publikigis en la ĉina lingvo la verkon de Karlo Štajner "7000 tagoj en Siberio", en la ĉina traduko de Shi Chengtai. la verko estis eldonita en 2000 ekz. ĉe Ĉina Eduka Scienca Kultura Eldonejo en Honkongo. Ĝi enhvas ĉinlingvan unupaĝan informon pri EVA, samkiel unupaĝan informon pri UEA kaj SAT. La eldonon de la verko ebligis EVA membro Kurisu Kei kiu fondis specialan fondaĵon nomata "Shi Chengtai" en kiu kontribuis multaj japanaj esperantistoj kaj kunlaborantoj kaj per iliaj kontribuaĵoj oni povis pagi la eldonon de la verko. Ankaŭ EVA kontribuis per 100 $ por pagi sian paĝon kaj tiamaniere kontribui al la eldono de la verko. La verko havos sian lanĉon dum UK en Pekino.
Renkontiĝo de verkistoj
La 16an de julio 2004 en la bieno de Spomenka Štimec en kroatio okazis Renkontiĝo de verkistoj, organizita per financa helpo de Kroata Ministerio pri Kulturo. Partoprenis Gerrit Berveling, Eugeno de Zilah, Vinko Ošlak kaj juna aŭstra verkisto Tim Wuester. Estis prezentita ekspozicio "Esperantlingvaj gazetoj en Kroatio". Trideko da ĉeestintoj ĉeestis la renkontiĝon de verkistoj kun legantoj. Dum la renkontiĝo Josip Pleadin prezentis sian iniciaton kunlabore kun EVA "Leksikono pri esperantlingvaj verkistoj" por kiuj kolektiĝis ĉ. 400 biografioj de verkistoj. Pro amplekso li decidis prokrasti la eldonon de la verko al la jaro 2005. (Por la verko pli ol 30 membroj de EVA sendis siajn aktualan biografion.) ![]() Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
![]() |
![]() |
![]() |
|||||||||||
![]() |
|||||||||||||||
![]() ![]() ![]() ![]() ![]() ![]() | |||||||||||||||
![]() | |||||||||||||||
Copyright © 1999-2008 by ALE - Mauro Nervi · Webmaster · Tel.: +39-050-993105 · Amike nin gastigas: link.it | |||||||||||||||
![]() |