leonardo.jpg





Prezidanta Letero 01.07.2006

Esperantlingva Verkista Asocio

http://www.everk.org/

 La prezidanto

                                                                  Pisa, la 1an de julio 2006

 

 Estimataj gemembroj de EVA,

 

proksimiĝas jam la Universala Kongreso en Florenco, kaj do ankaŭ la fino de la trijara mandato de la Komitato de nia Asocio, kiu estis elektita kiel sekvo de la EVA-kunveno en 2003. Tial, dum mi invitas vin renovigi vian aliĝon al EVA por 2006, se vi ankoraŭ ne faris tion, mi ankaŭ deziras rekonsideri la agadon de nia asocio dum la pasintaj tri jaroj, por evidentigi la rezultojn kaj la ĉefliniojn de estonta aktiveco.

 

1.      Ankaŭ dank’ al la seninterrompa laboro de nia sekretariino Spomenka Ŝtimec, EVA ĉiujare prezentis William Auld kiel kandidaton por la Nobel-premio; en 2006, ni aldonis tre detalan leteron en la angla, legeblan ankaŭ en nia paĝaro, kiu devus stimuli la scivolemon de la svedaj Akademianoj.  Certe ni ĉiuj scias, ke Esperanto estas malgranda lingvo, kiu ankoraŭ devas lukti por akiri kulturan aŭtoritatecon en internacia medio: tamen ofte okazis, ke la Akademianoj surprize premias minoritatan lingvon, ĉefe pro humanismaj aŭ kulturpolitikaj kialoj. Kiel mi provis klarigi en la letero, William Auld pro sia persona historio kaj pro la temoj de sia literatura produktado estas ĉirilate eksterordinara atuto. – Se diri ankaŭ la problemojn, kiujn ni renkontis: ŝajne estis neeble trovi sved- aŭ anglalingvan tradukiston, kiu peru la tekstojn en pli alirebla formo. Pri tio ni devos insisti, ĉar profesi-nivela traduko estas gravega paŝo al diskonigo de la certe Nobel-inda verkaro de Auld. – Ĉi-koncerne mi aldonu, ke mi diversloke prelegis pri Auld, interalie en Florenco pasintjare, celante pli bonan konon de nia korifeo fare de la ĝenerala esperantistaro. Mi estas preta ripeti la prelegon ĉe aliaj okazoj, se ili prezentiĝos. Krome, ekzistas ampleksa enkonduko al nia Nobel-kandidato en la retejo de EVA.

 

2.      En pluraj okazoj, EVA rekte organizis aŭ aŭspiciis renkontiĝojn pri literaturaj temoj. Unue mi citu la regulajn Renkontiĝojn de Esperantaj Verkistoj, kiujn ĉiujare organizis nia Spomenka, kun granda sukceso: pri ili vi povas legi raportojn en nia retejo. Ili ĉiam estis fekunda okazo por interŝanĝo de opinioj kaj reciproka pligrandigo de literaturaj konoj. EVA regule renkontiĝis dum la Universalaj Kongresoj en Pekino kaj en Vilno, kaj ankaŭ ĉijare en Florenco ni havos ĝeneralan asembleon, kies daton, horon kaj lokon ni scios post kelkaj tagoj. Diversaj aliaj minoraj renkontiĝoj okazis dum ĉi tiu trijara mandato: se citi nur kelkajn, honorigo de Marie Hankel en 2004, partopreno de nia membro Gerrit Berveling en la 8aj Internaciaj Renkontiĝoj en Esperanto kaj de Spomenka Ŝtimec en kunveno en Choisi-le-Roy, la Artaj Konfrontoj en Esperanto (ARKONES), ktp.

 

3.      Esperanto funkciis kiel kultura ponto en diversaj tradukoj kaj eldonaj projektoj, en kiuj ĉefrolis EVA-membroj: mi citu nur «7000 tagoj en Siberio», eldonita dank’ al la fondaĵo “Shi Chengtai” de la EVA-membro Kurisu Kei kaj dank’ al la entreprenemo de Spomenka, kaj de aliaj verkistoj ĉinaj kaj japanaj; EVA-membro Probal Daŝgupto kaj Kroata Esperanto-ligo iniciatis la projekton de bengallingva traduko de la infanlibro “Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapic”; oni preparas multlingvan eldonon de «Zamenhof-Strato» de Roman Dobryznski. István Ertl estas ĉefmotoro de la traduko de poemaro de Borges en Esperanton. Kvankam EVA laŭstatute ne estas memstara eldonanto, ĝi faciligis la kontaktojn inter la verkistoj kaj la eldonejoj: EVA-membro Ulrich Becker, eldonisto, alvokis por sendo de manuskriptoj, kaj en la retejo de EVA troveblas ampleksa listo de esperantaj eldonejoj, kun relativaj informoj por kontakto.

 

4.      Grava (kaj estontece, laŭ mia opinio, ĉiam pli grava) parto de nia aktiveco estas tiu daŭra, seninterrompa kontakto inter EVA kaj la ĝenerala publiko, kiun nun ebligas Interreto. Ekde 2004 funkcias oficiala retejo de EVA ĉe la adreso http://www.everk.org , kiu enhavas diversajn sekciojn:

 

a) en la hejmpaĝo oni prezentas la Asocion kaj oni donas bazajn informojn pri la aliĝo kaj pri la strukturo de la retejo. Krome, oni prezentas la plej lastatempajn informojn kaj iniciatojn, kaj la laste aldonitajn literaturaĵojn;

b) oni unuafoje disponigis al ĉiuj en elektrona formo la Statuton de EVA en aparta paĝo;

c) oni prezentas la Komitaton, kun ties retadresoj por tuja kontakto;

d) ĉiuj iniciatoj estas kolektitaj en aparta paĝo, kun ligoj al ties raportoj;

e) oficialaj protokoloj kaj raportoj de EVA estas alireblaj en aparta paĝo; troveblas tie ĉiuj oficialaĵoj dum nia mandato, kaj pluraj el la pasinteco;

f) literaturkritika paĝo permesas legi diversajn studojn pri la esperantlingva literaturo;

g) aparta sekcio antaŭvidas la eblecon, ke ĉiu EVA-membro partoprenu aperigante en la retejo siajn verkojn. Ĝis nun aperis kvardeko da tekstoj, sed ni esperas ke estontece la nombro konsiderinde plialtiĝos;

h) gastolibro permesas publikigi siajn kritikojn kaj proponojn. Bedaŭrinde tiu interesa kaj moderna maniero interŝanĝi opiniojn ankoraŭ ne tiom disvastiĝis en nia medio;

i) aliĝa paĝo donas ĉiujn informojn pri (re-)aliĝo al la Asocio, por ke ĉiuj interesitoj tuj trovu la ĝustajn informojn ĉirilate.

 

Mi opinias ke en la estonteco ĉiuj kulturaj asocioj pli kaj pli utiligos la interretan medion por sia agado. Je minimuma kosto, interreto ebligas daŭran kontakton inter la membroj kaj la Komitato, kaj fekundan interŝanĝon inter la membroj mem; la Asocio vivos ne nur dum la sporadaj renkontiĝoj, sed ĉiutage, en daŭra kresko kaj interkomuniko. Certe, ni zorgos pri tiuj membroj, kiuj ne havas retan aliron; sed en perspektivo, interreto estas nemalhavebla ilo por nia kultura interŝanĝo. Mi kredas, ke la starigo de inda retejo por EVA – kaj la aranĝo de kongrua kadro por ties evoluo – estis unu el la ĉefaj atingoj de nia trijara mandato.

 

5.      El kultura vidpunkto, ŝajnas al mi grava la kunlaboro de EVA kun la Amika Societo de Kálmán Kalocsay. Ĉijare, en la trideka datreveno de lia morto, mi volas substreki la gravecon de nia literatura tradicio, kaj mi asertas ke unu el la ĉefaj taskoj de EVA estas la konservado kaj diskonigo de nia pasinteco. Ada Cziszar amike kaj kolege donis al mi, originale aŭ fotokopie, multe da materialo, kiu certe meritus enkomputiligon por gardi ĝin de forpereo. Same, mi volas citi ke ekzistas projekto por kritika eldono de la letera interŝanĝo Kalocsay-Waringhien; tiu projekto, science plenumata, estas publike konsultebla en la reto. Mi substreku, ke temas eble pri la unua science kritika eldono de aŭtoroj el nia literaturo.

 

6.      Fine, ekde julio-aŭgusto 2004 kaj seninterrompe ĝis nun, EVA ĉiumonate alvenas al la legantoj de Esperanto de UEA, kiuj konsistigas ampleksan parton de la esperantistaro, pere de EVA-angulo en ĉiu revuo, kiun mi mem prizorgis. En tiuj anguloj oni skizas la vivon de esperantista verkisto kaj oni donas specimenon de lia produktado. Dank' al ĉi tiu iniciato, multaj esperantistoj ekkonis aŭtorojn forgesitajn aŭ ne plu bone konatajn, kaj eble ankaŭ ricevis stimulon al pli detala informiĝo pri unu el niaj verkistoj aŭ pri nia literaturhistorio ĝenerale. Tiu tasko estas aparte grava por movado, kies kultura memoro estas necesa al ĝia pluekzisto mem.

 

Fine mi volas substreki, ke renovigo de la aliĝo al EVA estas esenca por la pluvivo de nia Asocio. Por garantii ties estontecon, mi varme petas ĉiujn, kiuj ne faris tion ĝis nun, aliĝi al EVA por 2006 (kaj eble ankaŭ por 2007) ĝirante 10 eŭrojn pojare de sia UEA-konto al la konto de EVA: evax-h , pere de retmesaĝo al: financoj@co.uea.org , kaj laŭeble kopie al mi (mauronervi@tin.it ) kaj al la kasisto (tchmj@wp.pl ).

 

Nun en Florenco la tuta Komitato demisios, kaj laŭstatute la membraro, per skriba voĉdonado, elektos la novajn Prezidanton kaj Komitatanojn. Dum mi invitas ĉiujn al sinpropono por tiu elekto, mi ankaŭ deziras al la nova Prezidanto fruktodonan mandaton kaj intensan, afablan kunlaboron kun la EVA-membroj.

 

Kolege,

 

Mauro Nervi

Prezidanto de Esperantlingva Verkista Asocio

 

 

 


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)