leonardo.jpg





Protokolo de la Jarkunveno de EVA, okazigita en Vilnius, Litovio, vendredon la 29-an de julio 2005 je la 15.30

Ĉeestintoj:  Schlueter; Birthe Trarup, Nikolaj Penĉukov, Jacques Le Puil, Claude Piron, Jean-Pierre Danvy, Gunnar Gällmo, Ertl István, Trevor Steele, Geoffrey Sutton, Leif Nordenstorm, Gerrit Berveling, Dmitrij Cibulevskij, Adachi Emiko, Condé Rey Marie- France, Mikaelo Bronstein, Valentin Melnikov, Fatemah Haji Solat, Antoaneta Nikolaevna, Halina Gorecka, Anna Lowenstein, Spomenka Štimec.

            1. Spomenka Štimec malfermis la kunsidon kaj  transdonis la salutojn de la prezidanto de EVA Mauro Nervi. Ŝi pardonpetis ĉar EVA tiom malfrue sciigis pri la loko kaj la ejo de la Jarkunveno.

            Ŝi prezentis la jenan tagordon:

            1.Malfermo de la Jarkunveno

            2. Elekto de la Jarkunvena prezidantaro

            3. Raporto de sekretario

            4. Raporto de kasisto

            5. Raporto pri la retejo de EVA

            6. Konsideroj pri Nobelpremio

            7.Diversaĵoj

            2. Štimec  proponis Anna Lowenstein kaj sin mem por la prezidantaro de la jarkunveno. La propono estis unuanime akceptita. La tagorda propono estis unuanime akceptita.

            3. Štimec prezentis la raporton de la sekretario, kiu estas konsistiga parto de tiu ĉi protokolo. La raporto estis akceptita.

            4. Anna Lowenstein prezentis la raporton de  kasisto Tomasz Chmielik. La kasista raporto estas konsisitiga parto de tiu ĉi protokolo. La raporto estis akceptita.

            5.Anna Lowenstein atentigis membrojn kaj nemembrojn pri la tre inda retejo de EVA ĉe www.everk.org, prizorgata de  prezidanto Mauro Nervi.

            6. S. Štimec informis ke dum la Renkontiĝo de verkistoj en Kroatio oni konsideris problemojn pri la Nobelpremio por la Esperanta literaturo. Estas evidente ke ni daŭre kandidatigos William Auld por la Nobelpremio. Sed ni devas ankaŭ pensi  pri aliaj kandidatoj. Ni konsideris ke estas preferataj prozistoj ol poetoj.

Eble ni devas pli konsideri la landojn kiuj lastatempe ne ricevis Nobelpremion.

Dum la vigla diskuto aŭdiĝis pluraj nomoj .

Leif Nordenstorm proponas intensigi tradukadon nacilingven.

 

 

 

 


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)