leonardo.jpg





Rakonto por Johaneto : la bovinoj

 

“Johaneto, delonge mi ne vidis vin ĉar vi feriis. Denove vi venas por vidi la ĉevalojn kaj la bovinojn de s-ro Kefelu, mia najbaro.

   “Hodiaŭ, kiel promesite, mi rakontos al vi pri la bovinoj. Venu kun mi apud la rivereto ! Vidu ! La bovinoj sur la alia flanko de la rivero alproksimiĝas al vi. Ili rekonas vin. Ne timu ! ankaŭ ili kontentas revidi vin. Sed ne tro parolu al ili, ĉar ili opinios ke vi invitas ilin. La bovinoj ne rajtas travadi la riveron, landlimon inter Perros kaj Saint Quay.

   “Unufoje mi tro babilis. Poste ili volis viziti min. Subite mi vidis kelkajn el ili en mia ĝardeno. Eble la herbo estas pli bela, pli alloga ĉi tie ! kaj ili enuas, ĉiam manĝante florbrasikojn kamione alportitajn de s-ro Kefelu, la farmisto, por ili. En kiu preciza loko de la rivero ili travadis ? Neniu scias. Kiam mi ekvidis ilin, telefone mi vokis la farmiston : ‘Estas tri el viaj bovinoj ĉe ni !’ La farmisto respondis, ‘Pli ol tri ! De mia kampo mi vidas la tutan bovinaron, dek du bovinojn en via ĝardeno. Mi tuj venos.’

   “La farmisto ekkuregis. Bedaŭrinde li tro kriis malbelajn vortojn. Timigite, la bestoj ne sciis kien forfuĝi. Unu provis eniri mian domon tra la malfermita pordo. Sed ĝi estis tro dika. Ĉiuj forkuris, renversis la ĝardenan benkon kaj seĝon, kiuj frakasiĝis. Rigardu tiun tristan seĝon, ne sidiĝu sur ĝin. Nun ĝi estas tripieda. La bovinoj ankaŭ faligis pluvkanaleton malantaŭ la domo.

   “La farmisto diris, ‘La bovinoj devas reveni al la sama loko kie ili trairis la riveron’. Sed neniu konis tiun precizan lokon. Tial mi decidis malfermi mian barilon, tio estis pli simpla. La bovinoj revenis al la farmo kie atendis ilin du ĉarmaj bovidoj, similaj al grandaj hundoj.

   “Venontfoje, Johaneto, mi rakontos al vi pri la ĉevaloj. Ni ĵetos panon al ili super la rivero. La panon ili ŝategas.”

 

(Gabi Tréanton) 


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)