diakomedio.jpg





Eŭgeno Miĥalski

9. January 2021

Reto Rossetti

el “Glasgovo nokte”, («Kvaropo», 1952)

9. January 2021

Ĉirkaŭ mi la nokta vivo fluis en frivola drivo,
tramo svingis sin kun taŭra vervo. Puce pompis
nokta klubo kaj teatra neontubo brulis kiel
inflaminta nervo.


Reto Rossetti (1909-1994) vivis en Britujo kaj verkis poeme, novele, traduke. Li estis unu el la pintoj de nia literaturo en la 50aj kaj 60aj jaroj.

Lajos Tárkony

el “La spegulo” («Soifo», 1964)

9. January 2021

Sur stratoj or-aŭtunaj tra vigla svarm’ de homoj
mi vagas nostalgie, sencele, kun revemo
en la kvartalo, kie mia malnova memo,
la knabo pale blonda loĝis en oldaj domoj.

Dum hela tag’ min hantas revenaj tombfantomoj,
la sojlojn tre konatajn repaŝas mi kun tremo,
kaj tordas mian koron trista, sufoka premo:
la homojn mi ne konas, forgesis min la ŝtonoj.


Lajos Tárkony (1902-1978), hungara oficisto, multjara amiko de Kálmán Kalocsay. Li estis elstara poeto, kies rafinita versa muzikeco plej alte sonoras en lia ĉefverko «Soifo».

Julio Baghy

«Post striko»

9. January 2021

«Ĉu estas vero, kiun ŝajno maskis?
Venkitaj estas vi. Jen via gloro:
humile nun reveni al laboro
kaj scii tion, ke la strik’ fiaskis.»

«Venkitaj estas ni – vi prave diris.
Ĉi fanfarono indas al sinjoro.
Por vero ni forsangis, ne por gloro
kaj al batal’ ni jam venkite iris.

Ĉar senarmile luktis la korpuso,
dum vin la luksobastion’ defendis.
La vero vivas, nur la korpon venkis
stomak’ malsata, ve’ de l’ infanbuŝo.»

Julio Baghy (1891-1967), estis multfaceta artisto, kiu aktivis ankaŭ kiel aktoro kaj reĝisoro. Li kaj Kálmán Kalocsay estis la «ora duopo» de nia poezio. Lian fortan lingvosenton akrigis sesjara kaptiteco en Siberio, kie li instruis Esperanton al diverslingvaj kunkaptitoj. Li famiĝis en la esperantistaro pro sia grandkvanta facilversa produktado (ĉefe: «Sonĝe sub pomarbo», lirika dramo, 1958), sed li verkis ankaŭ malpli konatajn, socie engaĝitajn poemojn, kiel la ĉi-supran. Lian eksterordinaran homan kvaliton ankoraŭ nun, preskaŭ 40 jarojn post lia morto, rememoras ĉiuj kiuj povis lin koni.

Hilda Dresen

El: «Vintra luno»

9. January 2021

Ankaŭ en la ĉambron falas luna brilo tra l’ kurtenoj:
kuŝas en timiga, prema senviveco la meblar’.
Riproĉete alrigardi ŝajnas la kanapkusenoj,
kaj fantome kvazaŭ glitus la lunlum’ laŭ la klavar’.

Nun la mildaj rememoroj forviŝiĝas de l’ animo:
la lunbrilo froste morta ŝajnas pleni je danĝer’,
inter la senvivaj mebloj kaptas min subita timo:
malgraŭ la lunlumo kvazaŭ kuŝis mi sub nigra ter’.

Hilda Dresen (1896-1981) naskiĝis kaj vivis en Estonio, kaj multe tradukis el la estona, el la rusa kaj el la germana literaturo. Ĉi tiu lasta lasis sian spuron ankaŭ en ŝia originala produktado, kiel en la supraj versoj, en kiuj la ĉiutagaj «senvivaj» objektoj ŝajne partoprenas en la poeta mortosento. La originalaĵoj de Hilda Dresen aperis en «Dekdu poetoj» (1934).

En Libera Folio aperis artikolo de Baldur Ragnarsson pri ŝi: Hilda Dresen rimarkis la nerimarkatan


Lasta ĝisdatigo: 2024/11/07 - 14:06 - © EVA - Mauro Nervi
Supren Retro Presu Serĉu Mapo de la retejo Salutu (por retestro)