URL: http://www.everk.it/index.php?verkosemajno-en-grezijono-bauge-27an-de-aprilo-2an-de-majo-2003



Verkosemajno en Grezijono, Baugé (27an de aprilo - 2an de majo 2003)

 Kunorganizis :
 Centre Culturel Nantes Esperanto (Esperanto-KulturCentro de Nantes)
 Centre Culturel Esperanto Touraine (Esperanto-KulturCentro de Tours)
 

Enkonduko

   Dum ses tagoj ekde la 27a de aprilo 2003, malgranda grupo renkontiĝis en la verda etoso de Kastelo Grezijono por sperti semajnon dediĉitan al verkado. Mi mem estis la gvidanto de tiu grupo, kaj mi celis ne nur provizi inspiron per sugestoj kaj ideoj, sed ankaŭ instrui kelkajn el la bazaj teknikoj de la verkisto. En tre mallonga tempo, la partoprenantoj produktis lavangon da rakontoj, artikoloj kaj teatraĵetoj. En ĉi tiu broŝuro ni kolektis kelkajn el la verkoj, kiuj rezultis el tiu semajno.

   Unu el la plej sukcesaj ekzercoj nomiĝis Tra la fenestro, kaj estas interese vidi kiel pluraj homoj realigis la saman temon. Alia ekzerco estis reverkado de konata fabelo, eventuale en modernigita formo. Krome malgrandaj grupoj verkis skeĉojn bazitajn sur iuj proverboj de Zamenhof.

   Aldone ni aperigas plurajn mallongajn konsilojn de konataj nacilingvaj verkistoj, per kiuj la partoprenantoj ĉiutage inspiriĝis dum ili mem esploris la verkistan arton.

   La semajno estis tre plena kaj, kiel vi vidos per ĉi tiu libreto, fruktodona.

 

                                                                                                      Anna Lowenstein

 

Indekso

 

1. Tra la fenestro

 

- Sen titolo (Luc Gouverneur)

- Mateno estas tra la fenestro (Lysiane Dumagnou)

- En fenestroj (Christian Rivière)

- Tra fenestro  (Fabrice Morandeau)

- Tra la glaco (Christian Rivière)

- Sen titolo (Anna Löwenstein)

 

2. Fabeloj por la moderna mondo

 

- Petveturo (Christian Rivière)

- Soleco (Luc Gouverneur)

- La fenestrulo kaj la skoterulo (Fabrice Morandeau)

 

3. Dise kaj varie

 

- Strangaj persikoj  (Guy Guétault)

- La vojaĝinta kadavro (Mireille Charpentier)

- Rakonto por Johaneto: la bovinoj (Gabi Tréanton)

- Savado (Gabi Tréanton)

- La katido (Gabi Tréanton)

- Atendante (Luc G. - Fabrice M. - Jacques G.)

- Atentu la vipurojn (Juanita Tourbillon)

- La lasta guto (Christian Rivière)

- Kanto-sperto (Christian Rivière)

 

4. Proverboj

 

- La migranta ŝafo kaj la du azenaj doganistoj (Luc G. - Fabrice M. - Jacques G.)

- Elvoras la rusto, enkoras la vundo (Christian Rivière)

- Se juneco scius, se maljuneco povus (Lysiane D. - Juanita T.)

 

5. Por komencantoj

 

- La reveninta kuniklo

 

6. Konsiloj pri verkado


Lasta ĝisdatigo: 2021/01/09 - 23:48 - © EVA - Mauro Nervi