URL: http://www.everk.it/index.php?akademio-literatura-de-esperanto
La 24an de julio 2008 naskiĝis en Roterdamo la Akademio Literatura de Esperanto, kiu daŭrigas la laboron de la iama Esperantlingva Verkista Asocio (EVA).
Esperantlingva Verkista Asocio (EVA) estis fondita en 1983 kaj kunlaboris kun UEA de 1984. Ĝia celo estis stimuli kaj plialtniveligi la Esperantlingvajn verkadon kaj kritikarton, kaj agnoskigi la Esperantan literaturon en kaj ekster la Esperanto-movado.
Similajn, kaj pli ampleksajn taskojn surprenis la Akademio Literatura, institucio sendependa kaj neŭtrala, kiu celas instigi la literaturan produktadon en la lingvo Esperanto, stimuli kritikarton kaj eldonadon, plialtigi la nivelon kaj profesiecon de verkarto, kaj kuraĝigi junajn talentojn al sinesprimado. La Literatura Akademio respondecas pri sciencaj literaturesploroj koncerne la esperantlingvan literaturon, serve al literatura memoro.
Kompletaj instrukcioj pri aliĝo legeblas en la Statuto kaj en la Aliĝa Paĝo. La membrokotizo de ALE estas 10 EUR, pagebla al la UEA-konto de ALE: evax-h; membroj el landoj kun malforta ekonomio bv. turni sin al la Sekretario por peti aliĝon je duona rabato aŭ senpage, laŭ aparta decido de la Komitato. Kasistajn demandojn direktu al la Kasisto (kaj Vicprezidanto) de ALE, Tomasz Chmielik.
Ni invitas ĉiujn membrojn aliĝi al la oficiala Diskutgrupo de ALE. La aliĝo estas tre simpla kaj ebligas al vi ricevi ĉiujn informojn pri la aktuala diskutado en la Akademio, kaj pri ĝiaj projektoj por la estonta evoluo.
Dankon pro via vizito!
Baldur Ragnarsson estas nia nova kandidato por la Nobel-premio pri literaturo; aperis - sub aŭspicioj de EVA - la kompleta kolekto de lia originala verkaro:
Baldur Ragnarsson, La lingvo serena, Edistudio 2007, pp. 800, prezo: 27 EUR.
Kiel montras la flanka bildo (alklaku por grandigi), ankaŭ ĉi-jare ALE rekandidatigis Baldur Ragnarsson por la Nobel-premio pri literaturo. Legu ĉi tie freŝan poemon de Baldur Ragnarsson: La nokto de la Neandertalanoj.
Aperis ĉe Mondial la Edda de Snorri Sturluson, tradukita de Baldur Ragnarsson.
"La Edda de Snorri Sturluson estas la ĉefa fonto pri la antikva mitologio de la nordiaj popoloj, la skandinavaj kaj la islanda.
La vorto Edda estas iom enigma; ĝi aperas en unu malnova mitologia poemo en la signifo praavino; ĝia uzo por la libro de Snorri do eble aludas al tiaj antikvaj scioj, kiujn posedis pratempaj generacioj.
Snorri Sturluson (1179-1241), la aŭtoro de la libro ĉi tie prezentita en Esperanto-traduko, apartenis al potenca familio en Islando en tiu tempo, la t. n. Sturlungar. Malgraŭ komplikaj konfliktoj li sukcesis okupi sin pri verkado de grandiozaj verkoj, el kiuj elstaras la historio de la antikvaj norvegaj reĝoj, nomita Heimskringla, kaj la mitologia-poetika libro Edda."
"Ĉiam proksimas iu historio, kiu savas nin el la ŝajna mondo. Tre eble la historio estas la vero, la realo mem, malŝajnaj faktoj, kiuj ebligas al ni iri rektaj, kvankam pezas niaj kapoj."
Baldur Ragnarsson
Kaj nun en nia retejo vi povas legi eseon de Probal Dasgupta pri la poetiko de Ragnarsson.
Vin gardu, ho poeto
En meza nokto frosta je fino de la jaro
mi vidis ilin danci sur lago subglacia
svingante sonorilojn de kristalpura klaro
kun kantoj hele sonaj de gajo eŭforia.
Sub luno brile plena progresis la spektaklo
ĝis fajra furiozo de kosma ilumino,
eksonis klarionoj anoncaj pri miraklo
malofte transdonita al homo de rutino.Emanis realiĝe el rondo flugdancanta
kun paŝoj plej leĝeraj kaj movoj ŝvebe puraj
reĝino de la elfoj kun krono diamanta,
ŝi prenis mian manon kun vortoj strange duraj.En dancon min kondukis, mi sentis min libera
de zorgoj terligitaj, sen ajna penso spita,
la frosto plu ne pikis en tiu mond' aera,
mi dancon partoprenis travejne prisorĉita.Matene kamparano min trovis sur la bordo
kuŝantan sen konscio post nokta korebrio.
Vin gardu, ho poeto, ke elfoj de la nordo
ne plu vin logu dancen sub luno de magio.
24.9.2007
La poemo rilatas al la islanda popola kredo je elfoj, kiuj laŭdire renkontiĝas kun homoj en apartaj, brile memorindaj cirkonstancoj.
Nun estas tuta sekcio pri nia Nobel-kandidato same kiel estis por William Auld.
* * *
Baldur Ragnarsson tradukis Nokta kanto de vaganta paŝtisto en Azio (Canto notturno di un pastore errante dell'Asia) de Giacomo Leopardi.
Legu ĝin kaj la aliajn poemojn en la sekcio pri Leopardi.
* * *
Baldur Ragnarsson tradukis poemojn de Salvatore Quasimodo
Legu ilin en la sekcio pri Quasimodo
* * *
Sendependaj homoj .
(de Halldór Laxness. Tradukis: Baldur RAGNARSSON.)
ISBN: 9781595690562
480 paĝoj; grando: 1.07" x 8.5" x 5.5"
La epika romano Sendependaj homoj (1934-35) amplekse kaj profunde rakontas pri la kulturaj kredoj kaj vivoj de islandaj kamparanoj komence de la 20-a jarcento ĝis iom post la unua mondmilito. Ĝi temas pri Bjartur, evoluinta de farmlaboristo al fiera posedanto de propra ŝaf-farmo, pri lia lukto kontraŭ la detruaj fortoj de naturo kaj moderna socio kaj pri liaj klopodoj por certigi daŭran sendependecon por si mem kaj sia familio. Laxness vivece priskribas la kulturajn valorojn de la malriĉaj, pene kaj memsklavige laborantaj kamparanoj, iliajn kredojn, esperojn, etajn sukcesojn kaj grandajn perdojn, kaj iliajn ĉiutagajn vivojn.
Halldór Kiljan Laxness (1902-1998) estis la plej elstara inter islandaj verkistoj en la 20-a jarcento. Li verkis dek tri grandajn romanojn kaj kvin dramojn, multajn novelojn kaj eseojn kaj rememorajn librojn. Liaj verkoj estas tradukitaj en 43 lingvojn, kaj jen aldoniĝas traduko de unu el liaj grandaj romanoj, Sendependaj homoj, en Esperanton.
* * *
Por koni la novaĵojn en nia ttt-ejo simple alklaku la titolojn de la sekcioj kaj nova mondo malfermiĝos antaŭ vi!
Ankaŭ ĉi-jare ALE rekandidatigis Baldur Ragnarsson por la Nobel-premio pri literaturo.
Ankaŭ en 2006 EVA prezentis William Auld kiel kandidaton por la literatura Nobelpremio; la sekretariino de la Akademia Nobel-Komitato, Carola Hermelin, jam respondis kaj dankis nin pro la kandidatigo. Legu la prezentleteron (en la angla) de la Prezidanto de EVA.
Honore al Marjorie Boulton, de Paul Gubbins
Spegulo estas soci-kultura, sendependa revuo en Esperanto, aperinta jam komence de 2008, redaktata de Tomasz Chmielik, Andreas Künzli, Kazimierz Leja, Lidia Ligęza kaj Stanisław Śmigielski, eldonata de Eldonejo HEJME. Legu pri Spegulo en pdf-informilo kiun ni disponigas en nia retejo.
Aperis la tria Beletra Almanako, eldonita de Mondial.
Legu ĝian enhavon kaj mendu ĝin!
Legu ankaŭ la abontarifojn por la jaro 2009!
www.beletraalmanako.com
Novelaro 2000-2009
Eldona Societo Esperanto eldonos antologian novelaron kun noveloj verkitaj originale en Esperanto en la jaroj 2000-2009. Ni invitas ĉiujn verkistojn kaj verkemulojn sendi novelojn retpoŝte al esperanto@glocalnet.net. Limdato: 1a de Aprilo 2009.
Ni preferos aperigi novelojn, kiuj ankorau ne aperis libroforme. Se ili aperis en revuo, tio ne estas problemo.
Via(j) kontribuo(j) estos bonvena(j).
Leif Nordenstorm (prezidanto de Eldona Societo Esperanto)
Sten Johansson (kunredaktanto de la novelaro)
Mondial eldonis koncizan anglalingvan enciklopedion pri originala literaturo en Esperanto.
La verko, unika, aperas sub la aŭspicioj de nia institucio.
Kun antaŭparolo de Humphrey Tonkin.
Legu kiel mendi ĝin en la retejo de Mondial.
Aperis la unua poemaro de Nicola Ruggiero "Taglibro de nenifaranto" ĉe eldonejo Espero.
"La klasika tradicio ne estas por Ruggiero modelo por imito, sed instrumento por rigardi kaj interpreti la mondon" (Mauro Nervi, el la antaŭparolo).
Eblas mendi ĝin ankaŭ tra UEA.
Retejo pri originala literaturo esperanta nun pli aktuala - Sten Johansson aktualigis sian retejon OLE pri Originala Literaturo Esperanta. Iru al la listoj de romanoj, poemaroj kaj novelaroj, kaj de nun vi trovos ligon al listoj de la verkoj en kronologia (tempa) ordo, krom jaman ligon al reta antologio de 25 klasikaj noveloj. Adreso: OLE
"Team Esperanto" invitas vin helpi liberpublikigi esperantajn tekstojn - Projekto Gutenberg elektronike eldonas librojn tute senkoste kaj libere. Teamo de e-istoj enmetis librojn tie. Nun estas 29 haveblaj libroj. La projekto bezonas pli da helpantoj. Precipe, ni bezonas donacon de kopirajtoj de libroj verkita en Esperanto, por aldoni al la publia liberverkaro. Plulegu!
Iris al presejo la unua numero (176paĝa) de Beletra Almanako, legu ĝian enhavon
Karaj amikoj,
en septembro aŭ komence de oktobro 2007 estos lanĉita nova literatura periodaĵo, kiu komence aperos unufoje jare (eble dufoje) kaj nomiĝos
Beletra Almanako (BA).
Ĝin redaktas Jorge Camacho (ĉefredaktoro), Probal Daŝgupto kaj István Ertl (redaktoroj).
Ĝin eldonas Ulrich Becker (Mondial, Novjorko).
(La emblemo de BA: BA-o gardata de boao en ĉi linoleumgravuraĵo de Uday Dhar.)
Nia komitatano Gunnar Gällmo nin informas pri esperantigo de prezenta paĝo de Waltic – Writers’ and Literary Translators’ International Congress (”Internacia Kongreso de Verkistoj kaj Literaturaj Tradukistoj”).
Nepre aŭskultu podkastojn de Pola Radio pri la nun okazanta UK en Bjalistoko. En la elsendo de la 30a de julio oni parolas ankaŭ pri la agado de nia Akademio Literatura dum la Universala Kongreso 2009.
Protokolo de la Jarkunveno de EVA dum la UK 2007 en Jokohamo
Raporto pri elpaŝo en la universitato Jadavpur, en Kolkato de Probal Dasgupta
Protokolo de la Jarkunveno de EVA dum la UK 2006 en Florenco
Raporto pri sukcesa renkontiĝo de verkistoj en Kroatio (21-23 julio 2006), organizata ĉiujare de nia Spomenka Ŝtimec;
Raporto pri la Renkontiĝo de Esperantaj Verkistoj en Kroatio 2005, de Spomenka Ŝtimec
Arthur C. Clarke: Imago teknologia ĝis transcenda, artikolo de A Giridhar Rao pri "unu el la arkitektoj de la anglalingva sciencfikcio".
Virinaj voĉoj en niaj antologioj de Ljubomir Trifonĉovski
Poeto Mao Zifu: la neniam venkebla venkito
Samideano Dorosmai - la forgesita hungara Lafonteno de Jozefo Horvath
Alia Venecio, de Predrag Matvejević, recenzita de Nicola Ruggiero.
Ni ricevis de Tomasz Chmielik lian eseon pri Orhan Pamuk, Nobel-premiito en 2006, kaj lian tradukon Mi nomiĝas Ruĝo, ĉerpaĵo el la romano de Pamuk Benim adim Kirmizi
Artikolo de Tomasz Chmielik pri la esperantlingva novelo Lappar, la antikristo, kiu inspiris filmon, kiu ricevis gravan premion.
Ĵus publikiĝis eksterordinara kolekto de Selektitaj leteroj de Kálmán Kalocsay, dank' al nia Ada Csiszár, en la kadro de la aktivado de la Amika Societo Kálmán Kalocsay. Jen estas ampleksa dokumentaro pri longa (preskaŭ 50-jara) periodo de nia kultura vivo, tre bone eldonita kaj ame prizorgita en ĉiuj detaloj. En ĝi legeblas ĉiuj ĝis nun retrovitaj leteroj de Kalocsay, kun notoj kaj komentarioj.
Ĉiu kulture interesita esperantisto nepre havu ĉi tiun volumon sur sia breto.
István Kemény: La Kafka-paradigmo, en traduko de István Ertl
Marjorie Boulton: La unika situacio de esperantista verkisto
El la arkivoj: István Ertl intervjuas Gaston Waringhien
William Auld, aŭ: kio estas poeto. Eseo pri nia Nobel-kandidato
Galabijo en Bruselo: Jorge Camacho kaj la poetiko de l' pluralo
Ĵus aperis nova poemaro de Gerrit Berveling: "Odoj & aliaj poemoj", aĉetebla ĉe UEA-katalogo. Ĉi tie ni prezentas la poemon "Armand Jacques Leroy de Saint-Arnaud (1796-1854)" kaj en pdf-dosiero tri aliajn poemojn de la sama kolekto.
Okaze de la Darvina jaro ni publikigas lastatempan poemon de Jorge Camacho: "Saluton al Darvino"
Carlo Minnaja informas pri novaj tradukoj aperintaj (a) rete kiel la eseo "Kiel oni iĝas intelektulo" (libere elŝutebla) de la itala verkisto Luciano Bianciardi, (b) revue "La kafejo" de Goldoni (en kvar numeroj de Literatura Foiro), (c) libre "Lingvo kaj popolo" de Tonkin (italigita de Elvia Belluco kun redaktado de Minnaja).
Mauro Nervi, Carlo Minnaja kaj Nicolino Rossi la 25an de septembro 2009 en Ravenna prelegos pri la esperantigo de la "Dia Komedio" okaze de la 15a fojo de la ekspozicio "La Dia Komedio en la Mondo" zorge de Centro Relazioni Culturali de Ravenna, kunlabore kun la Komunumo kaj Provinco Ravenna, la Centro pri Dante de la konventualaj franciskanoj kaj la Komitato ĉe Ravenna de Societo Dante Alighieri. La prelegserio okazos ĉe Basilica di San Francesco, placo S. Francesco, je 21a horo la 25an de septembro 2009.
Will Firth germanigis ĉapitron "Sub la spegulo" de la romano "Tilla", verkita de Spomenka Štimec. Legu "Tilla im Spiegel"!
Marvirinstrato estas novelaro de Tim Westover, BK-premiito; ĝi aperis en aprilo 2009, estas nun aĉetebla ĉe Amazon kaj baldaŭ ĉe Esperantaj libroservoj. Ĝi estas ankaŭ senpage elŝutebla kiel elektronika libro. Nepre vizitu la retejon de Tim www.marvirinstrato.com.
Speciale por nia retejo jen unu novelo: Parodibirdo.
La nokto de la Neandertalanoj, de Baldur Ragnarsson.
Nicola Ruggiero tradukis "Hotel Supramonte" de Fabrizio de André. Legu ĝin!
Baldur Ragnarsson tradukis Nokta kanto de vaganta paŝtisto en Azio (Canto notturno di un pastore errante dell'Asia) de Giacomo Leopardi.
Nia membro Jorge Camacho tradukis el la ĉina la poemon "Junio" de Shi Tao. Legu ĝin!
Arnim, novelo de István Ertl
Eklipso de mar', kanto de Joaquín Sabina tradukita de István Ertl
Du novaj poemoj de Taslima Nasrin, en la traduko de Gunnar Gällmo
Patrinrakonto, verkita de Taslima Nasrin, tradukita de Gunnar Gällmo
Dudekunu-jaraĝe de Nicola Ruggiero
La tragedio de l'homo, de Imre Madách, en traduko de Kálmán Kalocsay
La kapreoleto de olda onjo Kapreol-avinjo, de Fazekas Anna
Gunnar Gälmo: Izabelado (poemoj kaj prozaĵoj) en pdf-formato
Madrigalo, poemo de Poul Thorsen (1915-2006)
Kion vi scias pri la Samea kulturo? Nun, dank' al traduko de Leif Nordenstorm, vi povas legi ĉe EVA tri poemojn de la samea verkisto Paulus Utsi
Jorge Luis Borges: La atestanto, en traduko de Jorge Camacho
Tomas Venclova: Sestino, en traduko de István Ertl
István Ertl: La atingebla (poemo)
Du poemoj okaze de la forpaso de Kalocsay (27.02.1976)
István Ertl: La neatingebla (poemo)
Aŭguro per moneroj, mirrakonto de Pu Songling (1640-1715), el la ĉina tradukis Hu Guozhu
Okaze de la Universala Kongreso en Vilno, aperis kolekto de la litova poeto Tomas Venclova, en traduko de István Ertl. Vi povas ĝui specimenojn ĉi tie: Ŝeremetjevo, 1977, Sestino
Ĝenerala kunveno de la societo estas planata por 13/14 de decembro en 2008 en Budapeŝto.
Provizora aferzorganto estas d-ro Máthé Árpád
En la lasta semajno de novembro forpasis Ada Csiszár, la precipa prizorganto de la spirita kaj materia heredaĵo de Kálmán Kalocsay. "Omaĝe al Kálmán Kalocsay" - per la titolo de ŝia okvoluma verko ni povus resumi la esencon de la esperantista agado de Ada Csiszár, kiu forpasis 77-jara en Budapeŝto. Esperantisto kvardek jarojn, ŝi ja aktivis divers-postene en la movado, i.a. kiel sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio (1983-89), sed ŝi estos precipe memorata kiel gardantino de la Kaloĉaja fajro. Ŝi kunfondis Kalocsay-memorĉambron en ties naskiĝvilaĝo Abaújszántó en 1983, kaj samjare iniciatis "Internacian Komitaton por Honoro al K. Kalocsay". Por la centa datreveno de Kalocsay, en 1991 ŝi fondis kaj prezidis Amikan Societon de d-ro Kálmán Kalocsay". Ekde tiam, ŝi editoris kaj eldonis 25 volumojn, kiuj prezentis plej diversajn facetojn de Kalocsay. [el Libera Folio]
Florkronigo de Kalocsay-busto - Urbo Abaujszántó kaj la miskolca Esperanto-Amika Rondo "Király Lajos" estimplene invitas Vin por partopreni la Kalocsay-buston florkronigan feston, de la 11-a horo kominciĝantan, je la 22-a de septembro 2007, en Abaujszántó en Hungarion. Plulegu!
ASKK 15-jara. La Amika Societo de Kalman Kalocsay estas 15-jara. Antaŭ 15 jaroj, la 30an de novembro, 1991 kunvenis amikoj kaj respektantoj de Kálmán Kalocsay, kaj ili fondis la internacian societon. Krom la omaĝo ASKK celas, ke la spirita heredaĵo de nia E-klasikulo fariĝu komuna trezoro de la esperantistaro.
La societon la Ĉefurba Juĝistaro (en Budapeŝto) en 1992 oficiale registris en la kultura agadsfero. La societo en 2006 nombras 45 membrojn, 16 personoj estas eksterlandanoj. Interligilo de la membraro estas la periodaĵo FLUGFOLIO. Laŭ voĉdono la ĝisnunaj estraranoj ricevis mandaton por la sekva kvinjara periodo. Nome:
Ada Csiszar prezidanto
D-ro Apad Mathé sekretario
Barnabas Batta vicprezidanto
Istvan Mészaros vicprezidanto
Blazio Wacha vicprezidanto.
(Komunikis B. Wacha, vicprezidanto kaj membro de EVA)
EVA fieras anonci, ke ekde marto 2005 ĝi inaŭguris kunlaboron kun la Amika Societo de Kálmán Kalocsay (ASKK). Vi trovos apartan sekcion en la maldekstra menuo de la paĝo, kaj en tiu sekcio vi trovos statuton, tekstojn kaj aliajn informojn pri la vivo de ASKK. Krome vi povos ekscii kiel aliĝi al la Societo por inde honori la klasikulon de nia literaturo. Kiel ĵusan (9.12.2005) aldonon, vi povas legi nun omaĝon de Kalocsay al nia Marjorie Boulton, verkitan en la jaro 1956. Ĝi estis unuafoje publikigita en "Dissemitaj floroj" (Budapest, 2005), la kolekto de nepublikigitaj eroj ame prizorgita de Ada Csiszár (vi povas aĉeti ĝin ĉi tie). Ĝi estu samtempa omaĝo al nia klasika korifeo kaj al nia legenda, ankoraŭ nun aktiva Marjorie, kiu estas i.a. membro de EVA.
EVA fieras disponigi en sia retejo la tutan tradukon de LIR en la hungara lingvo far István Ertl.
EVA fieras disponigi en sia retejo la tutan tradukon de LIR en la gaela lingvo far Girvan McKay, la unuan ĉapitron islandlingve de LIR far Baldur Ragnarsson kaj multajn aliajn poemojn de William Auld tradukitajn al la ukraina.
Por omaĝi al la karmemora poeto William Auld, ekde hodiaŭ (11.09.2007) EVA disponigas, en pdf-dosieroj, tri nacilingvajn tradukojn de "La Infana Raso", kiujn vi rajtas libere elŝuti kaj diskonigi: la skotan kaj la anglan versiojn disponigis Girvan McKay, dum la francan Jean-Pierre Danvy. Baldaŭ estos preta ankaŭ hungarlingva versio de István Ertl. Aliajn tradukojn legu en la sekcio pri William Auld en nia ttt-ejo.
"Kastelo inter burnoj" (poemo) kaj "Sanon kaj poezion!" (nekrologo), de Jorge Camacho
Ni ampleksigis la sekcion pri William Auld. Helpu nin pliriĉigi ĝin!
Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 324 (2009-04-30)
KURISU Kei, Honora Membro de UEA, forpasis la 18-an de aprilo. Li naskiĝis la 18-an de julio 1910. Esperanton li lernis en 1930, opiniante ke per tiu lingvo eblos progresigi komunismon, je kiu li kredis. Li aktivis en Japana Proleta Esperantista Unio kaj kunredaktis la kulturajn revuojn "Marŝu" kaj "Majo" (1935/36). Pro sia politika agado li pasigis entute kvar jarojn en malliberejo. Antaŭ kaj precipe post la milito li uzis Esperanton por ampleksa korespondado kun eŭropaj kaj ĉinaj esperantistoj. Jam ne plu komunisto, li dum la kvindekaj jaroj iĝis respektata specialisto pri Ĉeĥoslovakio en sia lando. Li japanigis multajn ĉeĥajn ĉefverkojn, i.a. "La brava soldato Ŝvejk" de J. Hašek kaj "Milito kontraŭ salamandroj" de K. Čapek. De 1959 ĝis 1961 li estis en Prago universitata lektoro pri la japana lingvo.
Kurisu tradukis japanen ankaŭ el Esperanto: "La danĝera lingvo" de U. Lins (1975) kaj "Tempesto super Akonkagvo" de T. Sekelj (kun sia filo Akane, 1990). En 1979 li iniciatis la fondon de Societo por Japana-Ĉina Amikeco per Korespondado, kiun li mem prezidis. Li verkis japanlingve tre multajn artikolojn en japanaj periodaĵoj pri diversaj temoj, laste ankaŭ pri sia vivo, en kiu tiom rolis la fruktoj de Esperanta korespondado. En 1991 li iĝis Honora Membro de UEA. 85-jara li debutis kiel Esperanto-verkisto, gajnante per eseo en la Belartaj Konkursoj de UEA la Premion Luigi Minnaja. Dum la 92-a UK en Jokohamo (2007) li kaptis la atenton de ĉiuj kongresanoj per vigla parolado, en kiu li alvokis, ke la esperantistoj pli multe subtenu la Esperantan literaturon.
La 22-an de januaro en sia hejmo en Gland, Svisio, en la aĝo de 76 jaroj, pro koratako forpasis Claude Piron, konata esperantlingva verkisto, membro de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de Universala Esperanto Asocio.
Ni volas omaĝi lian memoron per lia poemo
Johán Valano
HAVENA NOKTO
Stratoj kurbaj
havenurbaj
en la fikvartalo
rampas volve
aĉe polve
sub la luna palo.
Jen el domo
stumblas homo
sur pavimon kraĉas
kaj zigzage
tange-vage
en nebulon paŝas.
La senbruo
de l' malfruo
pezas malbonfame
nubo sala
kaj vuala
kovras ĉion same.
Dio, kiu
estas tiu
kiu veas fone
ĉe la kajo
kun malgajo
per-akordione?
La retejo Edukado.net starigis kondolenc-paĝon memore al li.
La 27-an de januaro, post longdaŭra malsano, en Kalifornia hospitalo forpasis la konata usona esperantisto Don Harlow. Don Harlow aktivis interalie kiel prezidanto de Esperanto-Ligo de Nord-Ameriko (nun Esperanto USA) kaj kiel redaktoro de ĝia gazeto Esperanto USA. Li estis konata ankaŭ kiel verkisto, tradukisto, recenzisto, kaj antologiisto de Esperanto-literaturo, kaj li kreis grandan retan kolekton de Esperanto-literaturo.
Ekde la pasinta jaro, ekzistas la premio Harlow, kiu estas aljuĝita al gajnintoj de nova ĉiujara konkurso de Esperanto USA por elstaraj tradukoj el la usona literaturo en Esperanton. La premio estis establita omaĝe al la multjara laboro de Don Harlow por la Esperanto-Ligo de Norda Ameriko kaj por la Esperanto-movado. [El Libera Folio]
Forpasis Wouter Pilger, EVA-membro, kaj ni memoras lin per lia poemo "Mia ĉio" premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA en 1967.
Renato Corsetti (UEA-prezidinto) informas ke burunda juna verkisto, ankoraŭ ne tute certa pri la lingvo, serĉas spertan esperantiston, kiu pretas relegi lian verkon: KOMPATINDA AVENTURO DE NYANTORE I, kaj korekti ĝin. Temas pri 70 paĝoj. Interesiĝantoj, bonvolu kontakti ilin: Nsabiyumva Eric kaj Renato Corsetti
Ie "en granda angla urbo ĉemara" sveda vojaĝanto trovas, post strangaj aventuroj, palacon kie loĝas japano kaj liaj filinoj - sed en Japanio estas nun la lasta fazo de la ŝogunejo, kiam neniu japano rajtas forlasi sian landon, kaj tre malmultaj eksteruloj rajtas eniri ĝin. Ĉi tiu viro spitis tiun leĝon, por komercadi en eksterlando. Sed li ĵus ricevis, de sia feŭda mastro ankoraŭ en Japanio, leteron kun ordono...
En sia rakonto "La palaco", la sveda verkisto Carl Jonas Love Almqvist (1793-1866), pritraktas - en la romantikisma stilo de sia tempo - la problemon de ribelo kaj obeo, kaj la renkonton de tre malsamaj kulturoj.
La libro estas aĉetebla ĉe Lulu, same la antaŭa Almkvist-eldono "Ormuzdo kaj Arimano"; ĉiuj ĉi Lulu-eldonaĵoj de nia membro Gunnar Gällmo troviĝas ĉe http://stores.lulu.com/gunnargallmo.
Litova ĵurnalista asocio kaj Litova Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni tutmondan kongreson de esperantistoj-ĵurnalistoj en ĉefurbo de Litovio Vilnius la 26-30-an de Majo, 2008. Ĉeftemo de la kongreso: "Internacia interkultura komunikado: ĵurnalismo kaj Esperanto". Kongreso ankaŭ ligiĝos al Internacia Jaro de Lingvoj kaj al proksimiĝantaj 1000-jariĝo de Litovio en 2009 kaj al Vilnius kiel Eŭropa kultura ĉefurbo en la sama jaro. Plulegu!
Aperis "Neokazinta amo", la nova novelaro de Lena Karpunina.
Ĵus aperis ruslingve la romano de Mikaelo Bronŝtejn "Dek tagoj de kapitano Postnikov", kiel plifrue anoncis Libera Folio.
Eblas aĉeti ĝin ĉe UEA.
Ni ĵus publikigis la liston de la Esperantaj Eldonejoj
Ĵus aperis: "Ordeno de Verda Plumo". La libro mendeblas ĉe la eldonejo aŭ ĉe Universala Esperanto-Asocio.
"Distre-libere", poemaro de Carmel Mallia aĉeteblas ĉe UEA.
Esperanta literaturo en la reto - serĉebla!
Donald Harlow jam de pluraj jaroj prizorgas retan bibliotekon pri Esperanta literaturo, t.e. plurmil-membran ampleksan liston de ligoj al originalaj aŭ tradukitaj literaturaj materialoj.
Por simpligi la serĉadon kaj trovon de iu konkreta verko, Sebastian Hartwig komencis transformi la liston al datenbazo. Ĝis nun estas preta la parto de "originala literaturo", kaj la provizoran serĉilon oni povas trovi ĉe: http://www.esperantoland.org/literaturo/
(laŭ inf. de [soc.culture.esperanto])
Borges en Esperanto. La eldonejo Sezonoj planas aperigi volumon kun elektitaj verkoj de Jorge Luis Borges, sub la redakto de István Ertl kaj lingva kontrolo de Antonio Valén. Kunlaboras en la projekto i.a. Jorge Camacho, Giulio Cappa, Tomasz Chmielik, Liven Dek, Kris Long, Higinio García, Gonçalo Neves, Joxemari Sarasua kaj Francisco Veuthey. Specimenon en la traduko de Jorge Camacho vi povas legi ĉi tie.
Literaturaj programoj en Choisi-Le-Roy (5-6 februaro 2005), kun partopreno de Spomenka Štimec. Legu la raporton!
Nia nova membro Ulrich Becker informas: «Aŭtoroj kaj tradukantoj kun interesaj verkoj, kiuj serĉas eldonejon, povas viziti la sekvan ligon: http://www.librejo.com/autoroj.html. Tiuj reguloj estas nur bazaj, kaj povas esti ŝanĝataj laŭ interkonsento. Sed, principe, nia eldonejo Mondial (Novjorko) ĉiam estas interesita en novaj, interesaj libro- aŭ kompaktdiskaj projektoj.»
La Fajszi-kolekto, unu el la plej grandaj kolektoj da esperantlingvaj libroj en la mondo, troviĝas en la hungara Landa Fremdlingva Biblioteko. Legu detalojn en la artikolo de du Ertloj, patro kaj filo.
Pri aliaj kaj malnovaj informoj legu nian paĝon pri la Iniciatoj de EVA!